Val Plumwood
Val Plumwood | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Val Morell |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1939 en Terrey Hills |
Morto | 28-an de februaro 2008 (68-jaraĝa) en Braidwood |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato de Sidnejo |
Familio | |
Edz(in)o | Richard Sylvan (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto feministo |
TTT | |
Retejo | http://valplumwood.com/ |
Val PLUMWOOD (11-an de aŭgusto 1939 - 29-an de februaro 2008) estis aŭstralia filozofo kaj ekofeministo konata pro sia laboro pri antropocentrismo. De la 1970-aj jaroj ŝi ludis centran rolon en la evoluo de radikala ekosofio. Laborante plejparte kiel sendependa akademiano, ŝi havis postenojn ĉe la Universitato de Tasmanio, Ŝtata Universitato de Nord-Karolino, la Universitato de Montano, kaj la Universitato de Sidnejo, kaj ĝis sia morto ŝi estis en la aŭstralia esplor-konsilio ĉe la Aŭstralia Nacia Universitato. Ŝi estas enlistigita inter la 50 ŝlosilaj pensuloj de Routledge pri la Medio (2001).
Inter 1972 kaj 2012, ŝi verkis aŭ kunaŭtoris kvar librojn kaj pli ol 100 artikolojn pri logiko, metafiziko, la medio kaj ekofeminismo. Ŝia Feminismo kaj la Majstrado de Naturo (1993) estas konsiderata kiel klasikaĵo.