Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pałac Kultury i Nauki | |||||
palaco rekonilo nubskrapulo Kulturdomo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | socialisma realismo vd | ||||
Arkitekto | Lev Rudnev vd | ||||
Estiĝo | 22-a de julio 1955 | ||||
Malfermo | 22-a de julio 1955 | ||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Śródmieście | ||||
Situanta sur | Parades Square | ||||
Poŝtkodo | 00-110 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo)52.23166666666721.006388888889Koordinatoj: 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.pkin.pl | ||||
La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (pole Pałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la sovetia ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo, kiu tiutempe konstruis socialisman ŝtaton. Ĝi estas novklasikisma giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. La palaco estas 230,68 m alta. Nuntempe ĝi estas unu el la admirata simbolo de Varsovio en la okuloj de eksterlandanoj.
Oni komencis konstrui tiun ĉi palacon la 2-an de majo 1952 kaj finis ĝin la 22-an de julio 1955[1].
Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (pole Pałac Kultury i Nauki im. Józefa Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon fine de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.
La Kultur- kaj Sciencpalaco akceptis la 44-an kaj la 72-an Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1959 kaj 1987.
-
La maketo de la palaco
-
La iluminita nokte
-
La skulptaĵo ĉe la fasado de la palaco (en la stilo socialisma realismo), kun la vortoj:Marx, Engels, Lenin, estis ankaŭ Stalin sed en la jaro 1956 poloj forĵetis vorton Stalin, krome forĵetita estis la nomo Stalin el ĉiuj lokoj de la palaco
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-25. Alirita 2011-10-28 .