Vasile Aaron
Aspekto
Vasile Aaron | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1770 en Glogoveț | |
Morto | 21-an de aŭgusto 1822 (52-jaraĝa) en Sibiu | |
Lingvoj | rumana vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto advokato verkisto tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vasile AARON, naskita en 1770 en Glogoveţ en distrikto Alba, mortinta en 1822 en Sibiu, estis rumana poeto, juristo kaj tradukisto. Li verse prilaboris kaj imitis verkojn el la literaturoj germana, greka, itala kaj latina.
Aaron studis juron en Kluĵo kaj laboris kiel juristo ĉe la konsistorio (konsilio) de la ortodoksa episkopejo de Sibiu. Li engaĝiĝis pri la popola klerigo.
La plej orienta kvartalo de Sibiu portas lian nomon.