Verda Kabo
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri Verda Kabo, la plej okcidenta punkto de la afrika kontinento. Similajn nomojn havas
|
Verda Kabo | ||
---|---|---|
kabo, duoninsulo [+] | ||
Lando | Senegalo | |
Situo | Dakaro | |
- koordinatoj | 14° 44′ 41″ N, 17° 31′ 13″ U (mapo)14.744722222222-17.520277777778Koordinatoj: 14° 44′ 41″ N, 17° 31′ 13″ U (mapo) | |
Verda Kabo | ||
Vikimedia Komunejo: Cap-Vert [+] | ||
Verda Kabo (en la portugala kaj hispane Cabo Verde, france Cap Vert, angle Cape Verde) estas la plej okcidenta punkto de la afrika kontinento.
Ĝi situas je 14° 44′ 41″ N, 17° 31′ 13″ U (mapo)14.744722222222-17.520277777778 .
La kabo estas sabla kaj roka duoninsulo kun tre maldensa vegetaĵaro. Ĝi situas tre proksima al la senegala ĉefurbo Dakaro, najbare al ties flughaveno kaj urbokvartalo Cap Vert.
En 1445 malkovris kaj nomis ĝin la portugala maristo Dinis Dias.
Laŭ ĝia nomo la "najbaraj" arkipelago kaj respubliko de Kabo-Verdo estis nomitaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kabo Aguljas - suda pinto de Afriko
- Kabo Guardafui - orienta pinto de Afriko
- Bonespera Kabo