Verner von Heidenstam
Verner von Heidenstam | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Carl Gustaf Verner von Heidenstam | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1859 en Olshammar | ||||
Morto | 20-an de majo 1940 (80-jaraĝa) en Övralid | ||||
Tombo | Övralid (en) 58° 36′ 26″ Nordo 14° 56′ 35″ Oriento / 58.60714 °N, 14.94297 °O (mapo) vd | ||||
Etno | svedoj vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustaf von Heidenstam (en) vd | ||||
Patrino | Charlotta Magdalena von Rütterskjöld (en) vd | ||||
Edz(in)o | Emilie von Heidenstam (en) (1880–1893) Olga Wiberg (en) Greta Sjöberg (en) vd | ||||
Amkunulo | Kate Bang (en) Ellen Belfrage (en) vd | ||||
Infanoj | Nils Belfrage (en) ( Ellen Belfrage (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto pentristo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
C. G. Verner von HEIDENSTAM (naskiĝis la 6-an de julio 1859 - mortis la 20-an de majo 1940) estis Sveda poeto, germandevena. Li gajnis la Premio Nobel de Literaturo en la jaro 1916 "rekone al sia graveco kiel reprezentanto de nova epoko en arto". Heidenstem iĝis simbolo de sveda nacia romantikismo kaj defendis ĝin en polemikoj kun anoj de la naturalismo de Strindberg. Ekde 1912 li aniĝis en la Sveda Akademio.
Li estis filo de oficiro. Dezirante fariĝi pentristo, li studis pentroarton en Romo kaj Parizo, sed pro sanmotivoj li devis ĉesigi la studadon. Tamen li ofte vojaĝis kaj siajn travivaĵojn literature prilaboris. Romane li revivigis la historian vivon de vikingoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vallfart och vandringsår (Jaroj da pilgrimado kaj vagado, 1888)
- Hans Alienus (1892)
- Dikter (Poemoj, 1895)
- Karolinerna (Karolinanoj, 1897-1898)
- Heliga Birgittas pilgrimsfärd (Pilgrimo de sankta Brigita, 1901, historia romano)
- Ett folk (La popolo, 1902)
- Folkungaträdet (Arbo de Folkungoj, 1905-1907, historia romano pri vikingoj)
- Nya dikter (Novaj poemoj, 1915)
- Sista dikter (Lastaj poemoj, 1942)
Rete legebla esperante
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la limŝtono
- Somera lumo http://esperanto.nu/prismo/sz37.html Arkivigite je 2004-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
|