Villa Almerico Capra "La Rotonda"
Villa Capra "La Rotonda" | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Lando | Italio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | C (i) (ii) | |
Fonto | 712 | |
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Geografia situo | 45° 31′ 53″ N, 11° 33′ 37″ O (mapo)45.53152411.560268Koordinatoj: 45° 31′ 53″ N, 11° 33′ 37″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1994 (18-a sesio) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Italio | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Villa Almerico Capra nomata La Rotonda estas unu el la vilaoj venetaj. Ĝi situas proksime al la urbo Vicenza. La establinto de la konstruaĵo estas Paolo Almerico, kiu komisiis la projekton al Andrea Palladio. La konstruado komencis en 1566, kaj estis kompletigita de la familio Capra, kiu aĉetis la konstruaĵon en 1591.
La Rotonda estas unu el la plej famaj konstruaĵoj de la historio de arkitekturo en la frua moderna epoko; ĝi estas la plej fama vilao de Palladio. Ek de 1994 ĝi estas monda heredaĵo de Unesco .[1]
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Palladio profunde okupiĝis pri la romia arkitekturo kaj liaj skizoj de romiaj temploj kaj de la Panteono estis certe utilaj modeloj por la projekto. La rotondo kun sia kupolo kiel centra salono memorigas romian templon. La plano baziĝas sur la bazaj formoj kvadrato kaj cirklo. Kiel tuto ĝi havas la formon de greka kruco. Je la kvar flankoj de la konstruaĵo troviĝas la sama malfermita fasado: klasika portiko el ses joniaj kolonoj kovritaj per triangula gablo. Larĝaj ŝtuparoj kondukas el la parko al la "nobla etaĝo" (Piano Nobile). De tie oni atingas la centran salonon, kiu estas riĉe dekoraciita.
La vilao havas tri etaĝojn. La malsupra etaĝo kun la mastrumejoj, la "nobla etaĝo" kun reprezentaj ĉambroj kaj supre de tiu, la mezetaĝo, kie estis la ĉambroj por ĉiutaga loĝado.
La vilao nuntempe
[redakti | redakti fonton]Ek de 1912 la posedanto de la vilao estas la familio Valmarana; dum multaj jaroj la posedanto estis Mario Valmarana (mortinta en 2010) profesoro de arkitekturo en la Universitato de Virginio kaj ek de 2013 la posedanto estas Lodovico Valmarana.[2] La fondacio "la Rotonda" de la familio Valmarana daŭre okupiĝis kaj okupiĝas pri la konservado de la konstruaĵo, kiu estas malfermata al publiko du foje semajne.
Ek de decembro 1994, la vilao kune kun aliaj konstruaĵoj de Vicenza la "urbo de Palladio", estas monda heredaĵo de Unesco.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 En 1996 la monda heredaĵo "Vicenza, City of Palladio" estis alinomita "City of Vicenza and the Palladian Villas of the Veneto". Vidu la slipon en la retpaĝaro de UNESCO
- ↑ Il Giornale di Vicenza.it - retpaĝaro. Arkivita el la originalo je 2015-01-02. Alirita 2014-10-17.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A. Palladio, I quattro libri dell'architettura|I Quattro Libri dell'Architettura, Venezia 1570, libro II, p. 18.
- Francesco Muttoni|F. Muttoni, Architettura di Andrea Palladio Vicentino con le osservazioni dell'Architetto N. N., 9 voll., Venezia 1740-1760, vol. I, pp. 12–14, tavv. XI-XII, vol. V., tav. XIV.
- O. Bertotti Scamozzi, Le fabbriche e i disegni di Andrea Palladio, 4 voll., Vicenza 1776-1783, vol. II, pp. 9–13, tavv. I-IV.
- A. Magrini, Memorie intorno la vita e le opere di Andrea Palladio, Padova 1845, pp. 78, 238-240.
- F. Burger, Die Villen des Andrea Palladio, Leipzig 1909, pp. 53–56.
- R. Pane, Andrea Palladio, Torino 1961, pp. 187–191.
- R. Wittkower, Principi architettonici nell'età dell'Umanesimo (1962), trad. it., Torino 1964, p. 75.
- E. Forssman, Palladios Lehrgebäude, Uppsala 1965, pp. 50–57.
- J. S. Ackerman, Palladio's Villas, New York, 1967, pp. 68–72.
- C. A. Isermeyer, Die Villa Rotonda von Palladio, in "Zeitschrift für Kunstgeschichte", 1967, pp. 207–221.
- C. Semenzato, La Rotonda di Vicenza, Vicenza 1968.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- andrea-palladio.de – Biografio de Andrea Palladio
- www.greatbuildings.com - Villa Capra
- Fotoj de la interno Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine