El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villacidro estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la sudokcidentaa parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto kaj unu el du ĉefurboj de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 13 184 loĝantoj sur areo de 183,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 72 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Domusnovas, Gonnosfanadiga, Iglesias, San Gavino Monreale, Sanluri, Serramanna, Vallermosa (CA) kaj Villasor (CA).
Kristana patrono estas la sankta sankta Barbara, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.