Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Villamuriel de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamuriel de Campos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47814
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 5° 12′ U (mapo)41.947222222222-5.2075Koordinatoj: 41° 57′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 18,28 km² (1 828 ha) [+]
Villamuriel de Campos (Provinco Valadolido)
Villamuriel de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Villamuriel de Campos
Villamuriel de Campos (Hispanio)
Villamuriel de Campos (Hispanio)
DEC
Situo de Villamuriel de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamuriel de Campos [+]
vdr

Villamuriel de Campos [biljamuRJEL deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Villamuriel de Campos estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Muro de Kampoj.

Villamuriel de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis 40 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas proksima al Villalón de Campos, Tordehumos, Villagarcía de Campos, la monaĥejo de la Santa Espina kaj Urueña. La municipo estas trapasata de la rivero Navajos, konata ankaŭ kiel rojo Bustillo aŭ Ahogaborricos, alfluanto de Valderaduey.

Estis setlejo de keltiberoj plej verŝajne romanigitaj apud romia ŝoseo. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Villamuriel de Campos estis de 1251.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, ĉerizarboj) kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj), forstado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la fino de la 18-a jarcento konstruita sur restaĵoj de alia antaŭa.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]