Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Vilmos Apor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Apor
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1892 (1892-02-29)
en Sighișoara
Morto 2-an de aprilo 1945 (1945-04-02) (53-jaraĝa)
en Győr
Tombo Baziliko de Győr Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Canisianum (Innsbruck) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gábor Apor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Gáborné Apor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1941–)
katolika sacerdoto (1915–1945) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

APOR Vilmos, barono, estis hungara romia katolika episkopo naskita en Segesvár la 29-an de februaro 1892 kaj mortinta en Győr 2-an de aprilo 1945.

Skulptaĵo pri Vilmos Apor en Gyula

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vilmos Apor finis la teologion en Innsbruck kaj ankaŭ tie li doktoriĝis. Oni ordinis pastro lin en 1915 en Nagyvárad. Li estis tie por unu jaro teologia instruisto, pli poste en Gyula li estis unue helpopastro kaj inter 1937 kaj 1941 parokestro. Ekde 1941 li estis episkopo de Győr. La 15-an de julio 1944 li adresis leteron al kardinalo Jusztinián Serédi por peti lin kontraŭstari al engetigo kaj deporto de judoj. Por evitigi Győr li intervenis ĉe la germana militestraro. La 30-an de marto 1945 en la kelo de episkopfortikaĵo de Győr soveta majoro per maŝinpistolserio vundis lin morte. Li mortis pro siaj vundoj. La 9-an de novembro 1997 Johano la 2-a (papo) beatigis lin. Oni verkis plurajn librojn pri lia vivo kaj martirmorto.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]