Vilmos Bleier
Vilmos Bleier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1903 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de junio 1940 (37-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Berceli |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktoro |
BLEIER Vilmos [blejer] (naskita la 14-an de majo 1903 en Újpest; mortinta en 1940[1]) estis hungara esperantisto. Lia frato estis Béla Berceli.
Vilmos Bleier studis en teknika altlernejo, poste li laboris kiel foira komercisto, seruristo, 1924-30 administranto de HESL; de 1930 administranto, teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. Li ekesperantistiĝis en 1922, de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Li aranĝis multajn kursojn kaj aŭtoris sennomajn artikolojn. En 1932-33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. Talenta oratoro esperantista; organizanto de la literaturaj vesperoj en la UK de Kraków kaj Paris. En la esperanto movado li estas memorita kiel Redaktoro de Enciklopedio de Esperanto.
En 1928 li edziĝis, post 2 jaroj li migris al Francio. Li mortis en Parizo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).