Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Vincenz Priessnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenz Priessnitz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1799 (1799-10-04)
en Jeseník
Morto 28-an de novembro 1851 (1851-11-28) (52-jaraĝa)
en Lázně Jeseník
Tombo Jeseník Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
hydrotherapist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vincenz Priessnitz (naskiĝis la 4-an de oktobro 1799 – mortis la 28-an de novembro 1851) estis fondinto de alterna natura kuracado de germana nacio, vivanta en Gräfenberg (hodiaŭ Lázně Jeseník) ĉe Frývaldov en silezia parto de montaro Jeseníky. Li realigis ekz. kuracadon per laboro, per freŝa aero kaj per pura montara akvo. Li metis tiel bazojn de hidroterapio. Li estas fondinto de mondfama banloko, kuracis ĉe li ekz. Nikolaj Gogol. Unesko proklamis la jaron 1999 okaze de ducentjara datreveno de la naskiĝo de Priessnitz kiel signifa datreveno.

De lia familia nomo devenas la pollingva nomo de duŝo: prysznic.