Vyšehrad
Ĉi tiu artikolo temas pri kastelo en Prago. Por urbo en Hungario rigardu la paĝon Visegrád. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Viŝegrad. |
Vyšehrad | |
ĉeĥe: Vyšehrad | |
remparburgo, burgo kaj fortreso | |
Vyšehrad de nordokcidento
| |
Oficiala nomo: Vyšehrad | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Municipo | Prago |
Historiaj regionoj | Bohemio, Ĉeĥa reĝlando |
Rivero | Vultavo |
Situo | Vyšehrad |
- alteco | 232 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 51″ N 14° 25′ 03″ O / 50.06417 °N, 14.41750 °O (mapo) |
Posedanto | Ĉeĥio |
Por publiko | alirebla |
Proprumanto | Ĉeĥa respubliko |
Adreso | K rotundě Praha 2 |
Situo de Vyšehrad enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo de Vyšehrad enkadre de Prago
| |
Vikimedia Komunejo: Vyšehrad Fortress | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vyšehrad, la plej malnova sidejo de la ĉeĥaj princoj, estas unu el la plej interesaj historiaj lokoj de Prago. La unuaj mencioj en historio aperas en la dua duono de la 10-a jarcento (tiam oni pregis tie ĉi la ĉeĥajn monerojn, t. n. denarojn). En la jaro 1072 estis fondita la kapitulo de Vyšehrad. Karolo la 4-a ordonis denove fortikigi la lokon, starigis pluajn konstruaĵojn kaj tiel renovigis la iaman gloron de la kastelo. En la tempo de reĝo Jiří z Poděbrad estiĝis tie ĉi husana urbeto. Post la batalo sur Blanka Monto Vyšehrad denove fariĝis fortikaĵo (1654), kiu estis malfondita nur en la jaro 1866.
Precipe vidindaj estas: La preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo - origine romanika baziliko, rekonstruita en tempo de Karolo la 4-a. Sian nuntempan novgotikan aspekton ĝi ricevis en la jaroj 1885-1887. En la jaro 1889 estis en la tombejo de Vyšehrad (eniro dekstre de la preĝeja fronto) fondita maŭzoleo "Slavín", enterigejo de elstaraj personoj de la ĉeĥa nacio. Konstruis ĝin arkitekto A. Wiehl, la skulptaĵo estas de J. Maudr. - Kiel unua estis tie entombigita la poeto Julius Zeyer. En Slavín ripozas ankaŭ la skulptistoj Josef Václav Myslbek kaj J. Štursa, la pentristoj V. Hynais kaj Václav Špála, la mondfama ĉeĥa violonisto Jan Kubelík, la verkistino Marie Pujmanová kaj aliaj. - El tiuj, kiuj troviĝas en la apuda tombejo, estu nomataj almenaŭ: la komponistoj Bedřich Smetana kaj Antonín Dvořák, la pentristo Mikoláš Aleš, la verkistino Božena Němcová, la verkistoj Jan Neruda kaj Karel Čapek, la poeto Vítězslav Nezval, la violonvirtuozoj J. Slavík kaj F. L. Ondříček.
La nuntempa parko estiĝis sur loko de la origina princa, poste reĝa kastelo. Hodiaŭ troviĝas tie statugrupoj fare de J. V. Myslbek (origine sur la ponto de Palacký) - kun temoj el la antikvaj malnovaj ĉeĥaj mitoj. La tiel nomata Banejo de Libuŝa, la ruino sur la rokaĵo, ĉirkaŭteksita de legendoj pri la princino Libuše, prapatrino de la Premislidoj, devenas nur el la gotika epoko. El romanikaj monumentoj konserviĝis apud la malnova dekanejo en Soběslav-strato restaĵoj de baziliko de Sankta Laŭrenco el la dua duono de la 11-a jarcento. Enkadrita en la fortikaĵo staras romanika rotondo de Sankta Marteno, piece renovigita en la jaro 1878. Pli malproksime staras la t. n. Leopolda pordego el la 17-a jarcento, kondukanta al la ekstera fortikaĵo. Ĉi tie oni vidas restojn de malfrugotika pordego "Špička" ("la pinto"). En la direkto al Pankrác fermas la fortikaĵon la t. n. Tábor-pordego ("Táborská brána") el la mezo de la 17-a jarcento. - Vyšehrad kun sia pentrinda situo sur la rokaĵo leviĝanta super la rivero fariĝis loko, kiun koncernas granda parto de la rakontaĵoj el la ĉeĥa mitologio. Unu el la plej konataj estas la legendo pri Horymír.
La kodekso de Vyšehrad iĝis ekde la 1-a de januaro 2006 nacia kulturheredaĵo de Ĉeĥio. La kodekso estis verkita por kronado de reĝo Vratislav la 2-a en 1086.
Pri la nomo
[redakti | redakti fonton]En Vyšehrad oni pregis monon kun surskribo VISEGRAD (tio estas alta fortikaĵo), de kie venas la nomo. (Estas interese, ke samdevenan nomon, nocion havas ankaŭ la urbeto Visegrád en Hungario, kiu loko estis same sidejo de mezepokaj hungaraj reĝoj.)
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En jaro 1987 estis en Vyšehrad plantita tilio memore al la 100-jariĝo de Esperanto kaj 85 jaroj de la Esperanto-klubo de Prago. En la Kongresa centro, kiu situas en la urbokvartalo Nusle tutproksime de Vyšehrad, okazis la UK 1996.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Horymír
- Šemík, mita ĉevalo
- Praga burgo
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vyšehrad
-
Vyšehrada roko
-
Tábor-pordego
-
Rotondo de sankta Marteno
-
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
-
Záboj kaj Slavoj statuaro de Myslbek
-
Esperanta monumento antaŭ tilio