Xavier
Aspekto
Xavier | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 31411 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 122 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 35′ N, 1° 13′ U (mapo)42.591564-1.209239Koordinatoj: 42° 35′ N, 1° 13′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 448 m [+] | ||||
Areo | 46,7 km² (4 670 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Javier [+] | |||||
Xavier (jen la formo en la okcitana kiu internacie vastiĝis, Xabier en la eŭska kaj navaro-aragona; kaj Javier en la kastilia, do hispana) estas urbeto kaj municipo situanta en la provinco kaj aŭtonoma komunumo Navaro en norda Hispanio, kun loĝantaro de 122 laŭ la stato de 2023. La nomo estas la romanigita formo de la originala Etxeberri (eŭske por "nova domo").
Ĝi estas fama pro la kastelo de Xavier, parte detruita en 1516 kaj poste restarigita, kaj kuna baziliko. La loknomo konatiĝis pro la lokulo Francisco Xavier, latinigita al nomo Franciscus Xaverius, kiu iĝis katolika sanktulo sankta Francisko Ksavero kaj popularigis la nomon Ksavero - ĝi do estas la finfina origino de la persona nomo Ksavero (Xabier / Xavier / Javier / Xaver).