Yecla de Yeltes
Yecla de Yeltes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37219 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 222 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 6° 26′ U (mapo)40.980555555556-6.4388888888889Koordinatoj: 40° 59′ N, 6° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 721 m [+] | ||
Areo | 57,19 km² (5 719 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yecla de Yeltes [+] | |||
Yecla de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Yecla de Yeltes kaj Gema, okupas totalan areon de 57,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 252 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas norde kun la municipo Guadramiro, nordoriente kun la municipo Vitigudino, oriente kun Moronta, sude kun Villavieja, sudokcidente kun la rivero Yeltes kaj la municipo Bogajo, kaj nordoriente kun la municipo Cerralbo kaj la submunicipo Gema. En ĝia municipa teritorio estas la kastro de vetonoj nome Yecla la Vieja. Krome estas restaĵoj ankaŭ de epokoj de romianoj kaj visigotoj. Sed la setlejo memi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.