Yung Lean
Yung Lean | |
---|---|
Naskonomo | Jonatan Leandoer Håstad |
Naskiĝo | 18-an julio de 1996 en Stokholmo |
Ĝenroj | Hiphopo, Emoa repo, SoundCloud-a repo |
Aktivaj jaroj | 2012 - nuntempo |
Retejo | yunglean |
Persona informo | |
Naskonomo | Jonatan Aron Leandoer Håstad |
Aliaj nomoj | Yung Lean • jonatan leandoer96 • jonatan leandoer127 |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Södra Latin (en) |
Familio | |
Patro | Kristoffer Leandoer (en) |
Patrino | Elsa Håstad (en) |
Okupo | |
Okupo | repisto kantoverkisto muzikproduktisto kantisto |
TTT | |
Retejo | https://yunglean.com |
Yung Lean, naskiĝnome Jonatan Leandoer Håstad[1] (naskiĝis la 18-an de julio 1996) estas sveda repisto, kantisto-kantoverkisto, muzik-verkisto kaj diska produktisto. Li naskiĝis en Minsko kaj kreskis en Södermalm. Yung Lean ricevis famecon en 2013 kun sia muziko Ginseng Strip 2002 ("Ginsenga Bendo 2002") kiu fariĝis granda sukceso en YouTube.[2] En 2013, li lanĉis sian debutan sonbendon, Unknown Death 2002 ("Nekonata Morto 2002") kaj la sekvanta jaro li lanĉis sian debutan studian albumon, Unknown Death ("Nekonata Morto"). En 2016, Yung Lean lanĉis la sonbendon Frost God-on ("Frosta Dio") kaj sian duan studian albumon, Warlord ("Milita Lordo"). En 2017, li lanĉis sian trian studian albumon, Stranger ("Fremdulo"), sekvita de lia tria sonbendo, Poison Ivy, en novembro 2018.[3]
Liaj plej famaj muzikoj en YouTube estas Kyoto ("Kioto"), Ginseng Strip 2002 ("Ginsenga Bendo 2002"), Yoshi City, Hurt ("Doloro"), "Diamonds" ("Diamantoj") (kun Thaiboy Digital) kaj "Hennessy & Sailor Moon" (kun bladee).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Yung Lean: 'I'm not really into My Little Pony' / Music / The Guardian (angle) (8 August 2014).
- ↑ Yung Lean känner sig inte hemma i svensk musik - Musikguiden i P3 (svede) (7 May 2013).
- ↑ Yung Lean - 'Stranger' Album Review (angle) (9 November 2017).