Zhao Yuanren
Zhao Yuanren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Zhao Yuanren en proksimume 1916
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1892 en Tjanĝino | ||||
Morto | 24-an de februaro 1982 (89-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
Lingvoj | angla • ĉina • klasika ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1954–) Respubliko Ĉinio Dinastio Qing vd | ||||
Alma mater | Tsinghua Universitato Universitato Harvard Universitato Cornell vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Feng Laisun (en) vd | ||||
Edz(in)o | Buwei Yang Chao (en) vd | ||||
Infanoj | Rulan Chao Pian (en) , Zhao Xinna (en) , Lensey Namioka (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto poeto universitata instruisto tradukisto komponisto matematikisto vd | ||||
Laborkampo | Ĉina lingvo, lingvoscienco, fonologio, gramatiko, dialektologio, poezio kaj matematiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Henry Maurice Sheffer vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zhao Yuanren (ĉine simpligite 赵元任, tradicie 趙元任, pinjine Zhào Yuánrèn, transskribo Wade-Giles Chao Yüan-jen, transskribo Guóyǔ Luómǎzì Jaw Yuanrenn, en Usono dum lia vivtempo ankaŭ transskribita Chao Yuen Ren, naskiĝis la 3-an de novembro 1892 en Tjanĝino, dinastio Qing; mortis la 25-an de februaro 1982 in Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono) estis ĉina lingvisto, fondinto de la moderna ĉina lingvistiko kaj kreinto de la transskriba sistemo pinjine nomata Guóyǔ Luómǎzì, en la propra transskriba sistemo Gwoyeu Romatzyh.
Krome li estis la verkinto de moderna gramatika libro pri la ĉina lingvo.
De li estas la poemo "leonojn-manĝanta poeto en ŝtona kavo" (ĉine 施氏食獅史, pinjine Shī Shì shí shī shǐ), kiu demonstras la altan nombron de homofonoj en la ĉina lingvo. Ĝi plene konsistas el karaktroj de la ĉina skribo, kiuj korespondas al la pinjina transskribo shi, kaj nur variiĝas per la kvar malsamaj tonoj de la ĉina lingvo (komparu la artikolon "tonlingvo").
Li proponis ciferan sistemon de tonindiko kaj ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:
Aŭskulti Arkivigite je 2010-07-07 per la retarkivo Wayback Machine [1] Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la lakaĵojn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur ĉilino (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
Aŭskultante tiun rakonteton, oni povas rimarki, ke la fina vorto havas falan tonalton, kvankam ĝi estas leksike en la dua, leviĝanta tono. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la ĉina ankaŭ estas intonacia lingvo, en kiu parolturno finiĝu per fala intonacio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A Grammar of Spoken Chinese, UCP (presejo de la universitato de Kalifornio), Berkeley, Kalifornio 1968, ISBN 0-520-00219-9.
- 赵元任: 《汉语口语语法》, 商务出版社, 2002 (1979), ISBN 7-1-000-2256-8.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hartmut Traunmüller (1997). En tur i fonetikens marker Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine (« Ekskurso en la terenon de fonetiko »), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.