Zwickau [CVIkaŭ] - en la saksa dialekto de la germana ankaŭ „Zwigge“ - estas urba komunumo en Saksio, federacia lando de Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 87 172 loĝantojn. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi havis la statuson de eksterdistrikta urbo, ekde tiam ĝi estas la administra centro de nova distrikto Zwickau.
Unuafoje dokumente menciita en la jaro 1118, ĝi rapide evoluis al fama komercocentro. Al tio kontribuis minekspluato kaj diversspecaj metiejoj, same kiel la favora situo apud la komercostrato inter Altenburg kaj Prago. En la 19-a jarcento Zwickau evoluis al grava industria centro de Saksio.
Zwickau estas la naskiĝurbo de la komponisto Robert Schumann. En la domo, kie li naskiĝis, nuntempe troviĝas muzeo pri li kaj lia edzino, la pianistino Clara Wieck.
En Zwickau vivis la luterana komponisto de ekleziaj kantoj Gotthard Schuster, kiu naskiĝis en Langenhessen dum 1674 kaj mortis en Zwickau dum 1761.