Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Aŭtomatigo

El Vikicitaro
Aŭtomatigo
Aŭtomatigo
Aŭtomatigo
Aliaj projektoj
Aŭtomatigo en Vikipedio
Aŭtomatigo en Komunejo
Aŭtomatigo en Komuneja kategorio
Aŭtomatigo en Vikivortaro

Aŭtomatigo estas la uzado de diversaj regsistemoj por funkciiga ekipaĵo kun minimuma aŭ reduktita homa interveno.

Citaĵo
« Kiam rapidiĝas aŭtomatigo, evidentiĝas ke ŝlosila varo estas informo kaj malmolaj produktoj estas ne pli ol aldonaĵo al cirkulado de la informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Efektive la aŭtomatigo proksimas al produktado de la unika kaj tajlita laŭ individua mendo kun rapideco kaj ĉipeco de muntoĉeno. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Aŭtomatigo estas la informo kaj ĝi ne nur eliminas laborpostenojn en la mondo de laboro, sed ankaŭ eliminas fakojn en la mondo de edukado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]