Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Aristide Briand

El Vikicitaro
Aristide Briand
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Aristide Briand (1862–1932) estis la ĉefministro de Francio.

Pri la aŭtoro

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Lokarna pakto estis akceptita kun troiga malpeziĝo kiel alveno de nova mondordo. Tri ministroj pri eksteraj aferoj – Aristide Briand de Francio, Neville Chamberlain de Britio kaj Gustav Stresemann de Germanio – ricevis la Nobel-premion pri paco. Sed inter ĉiuj ĉi jubiloj neniu rimarkis ke la ŝtataj agantoj foriris flanken de la veraj problemoj; la Lokarno ĉefe ne pacigis Eŭropon, sed difinis kampon de estonta batalo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]