Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Estetiko

El Vikicitaro
Estetiko
Estetiko
Estetiko
Aliaj projektoj
Estetiko en Vikipedio
Estetiko en Komuneja kategorio
Estetiko en Vikivortaro

Estetiko estas parto de la filozofio, kiu temas pri la belo en la naturo kaj en la artoj.

Citaĵo
« Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990
Citaĵo
« …danke al amaskomunikiloj, teorio de informo, video — ĉiuj iĝis potencialaj kreantoj. La tuta industria maŝinkonstruado en la mondo iĝis estetikigita; la tuta malnobleco de la mondo estas transformita de la estetiko. »
Citaĵo
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu aĵo per reklamo, amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je estetiko, je kulturo kaj strebas iĝi muzea posedaĵo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990
Citaĵo
« …la nuntempa pentrarto, strikte dirite, kultivas ne malbelecon (kiu ankoraŭ havas estetikan valoron), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — kiĉon, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990