« Kvankam la internacia vivo fariĝas ĉiam pli kaj pli intensa, la oficiala mondo plu vivigas la malnovajn kaj maladekvatajn metodojn de lingva interkompreniĝo.[1]»
« (...) La Esperanto-movado neniam havis multajn amikojn inter la plej altrangaj politikistoj, eble pro tio, ke ĝi batalas por nova mondo, en kiu la homaj interrilatoj akiros ĝis nun nekonatajn dimensiojn, en kiu la interkompreniĝo ne estos rezervita por la plej alta politika elito. Franz Jonas ne nur estis unu el la malmultaj esceptoj tiurilate, ne sole unu el la altrangaj amikoj de la Internacia Lingvo, - li estis aktiva uzanto de la lingvo, verva kunlaboranto en la Movado, li estis unu el ni. Ekde la 24a de aprilo 1974, la Federacia Prezidento de Aŭstrio Franz Jonas, la amiko, la kunbatalanto, ne plu estas inter ni, - la nobla koro ĉesis bati, estingiĝis la revolucia flamo en la homo, kiu volis revoluciigi ankaŭ la kampon de la homa interkompreniĝo.[2]»
« (...) Plenumante la altrangajn funkciojn de urbestro kaj federacia prezidento, Jonas ĉiam trovis tempon por la Internacia Lingvo kaj ĝia Movado. Ne nur en la grandaj internaciaj aranĝoj, kiaj estis la Eŭropa Esperanto-Konferenco en 1965 kaj la 55-a UK en 1970 (kiam li faris la inaŭguran paroladon, kiun la aktivuloj de la Esperanto-movado ofte devas rekonsideri), sed ankaŭ dum pluraj ŝtataj vizitoj, en kies programo li ĉiam trovis tempon por akcepti reprezentantojn de la loka aŭ landa Movado. Ankaŭ pro tio la definitiva pezo de la lasta novaĵo pri Franz Jonas ne trafis nur la aŭstrian popolon, sed ĝi dolore resonis tra la tuta Esperanto-movado. La doloro estas tutmonda, ĉar temas pri homo de mondaj staturo kaj konceptoj.[2]»