Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Kredo

El Vikicitaro
Kredo
Kredo
Kredo
Aliaj projektoj
Kredo en Vikipedio
Kredo en Komuneja kategorio
Kredo en Vikivortaro

Kredo estas mensa konsento pri religiaj aŭ filozofiaj opinioj, kiujn oni rigardas veraj, kvankam ne demonstreblaj.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Historio de partopreno de Usono en internacia politiko estis la historio de triumfo de la kredo super la sperto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Oni devas kredi je kio oni faras - kaj foje esti iomete ribelema. »
— Hildegard Knef
Citaĵo
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
Citaĵo
« Sed li neniam falis en la eraron de haltigi sian intelektan evoluon per formala akcpeto de ia kredaro aŭ sistemo. » « But he never fell into the error of arresting his intellectual development by any formal acceptance of creed or system... »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey, Ch 11
Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo. »
— Sidarto Gotamo
Citaĵo
« Vivas pli da fido en honesta dubo, kredu min, ol en duono de la kredoj. » « (angle) There lives more faith in honest doubt, believe me, than in half the creeds. »
— Alfred Tennyson
Citaĵo
« Kredo ludas gravan rolon en malferma socio. Ĝuste ĉar nia kompreno estas neperfekta, ni ne povas bazi niajn decidojn sur scio sole. Ni devas fidi al kredoj, religiaj aŭ alispecaj, por helpi nin fari decidojn. Sed ni devas resti malfermitaj al la ebleco, ke ni eble eraras, por ke ni povu korekti niajn erarojn. Alie, ni nepre eraros. » « (angle) Faith plays an important role in an open society. Exactly because our understanding is imperfect, we cannot base our decisions on knowledge alone. We need to rely on beliefs, religious or otherwise, to help us make decisions. But we must remain open to the possibility that we may be wrong so that we can correct our mistakes. Otherwise, we are bound to be wrong. »
— George Soros
Citaĵo
« La demando, kion kredi, estas eble la plej grava, kiun iu povas fari al si. Niaj kredoj ne estas klasifikitaj inter la luksoj, sed inter la necesaĵoj de ekzisto. »
— Felix Adler
Citaĵo
« Mi dubas, ĉu oni iam akceptas kredon, ĝis oni urĝe bezonas ĝin. » « (angle) I doubt if one ever accepts a belief until one urgently needs it. »
— Christopher Isherwood
Citaĵo
« Sendepende de tio, ĉu mi kredas aŭ ne, ĉu mi estas kristano aŭ ne, mi ludus mian parton en la kolektiva konstruado de la katedralo. »
— Ingmar Bergman
Citaĵo
« La plej valora eco de homo estas prudenta sento de tio, kion oni ne kredas. »
— Eŭripido
Citaĵo
« Saĝulo proporcias sian kredon al la evidenteco. »
— David Hume
Citaĵo
« Homoj preskaŭ nefleksieble alvenas al siaj kredoj ne surbaze de pruvo sed surbaze de tio, kion ili trovas alloga. »
— Blaise Pascal
Citaĵo
« Ĉe la plej multaj homoj, nekredemo je unu afero fontas el blinda kredo je alia. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Absurdaĵo, n. Aserto aŭ kredo manifeste ne kongrua kun propra opinio» « (angle) Absurdity, n. A statement or belief manifestly inconsistent with one's own opinion. »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Kredo kaj dubo estas necesaj - ne kiel antagonistoj, sed laborante flank-al-flanke por konduki nin ĉirkaŭ la nekonata kurbo. » « (angle) Faith and doubt both are needed — not as antagonists, but working side by side to take us around the unknown curve. »
— Lillian Smith
Citaĵo
« Opinioj ŝanĝiĝas, moroj ŝanĝiĝas, kredoj leviĝas kaj malleviĝas, sed la moralaj leĝoj estas skribitaj sur la tabuloj de la eterneco.[1] » « (angle) Opinions alter, manners change, creeds rise and fall, but the moral laws are written on the tablets of eternity. »
— James Anthony Froude
Citaĵo
« Oni diras, ke ne plu estos milito. Ni devas ŝajnigi kredi tion. Sed kiam milito venos, estas ni, kiuj prenos la unuan ŝokon kaj aĉetos tempon per niaj vivoj. Estas ni, kiuj konservas la fidon» « (angle) It is said there will be no more war. We must pretend to believe that. But when war comes, it is we who will take the first shock and buy time with our lives. It is we who keep the faith. »
— Richard McKenna
Citaĵo
« Plej multaj ekzekutivoj, multaj sciencistoj kaj preskaŭ ĉiuj diplomiĝintoj pri komercaj lernejoj kredas, ke se vi analizos datumojn, tio donos al vi novajn ideojn. Bedaŭrinde tiu ĉi kredo estas tute malĝusta. La menso povas vidi nur tion, kion ĝi pretas vidi. » « (angle) Most executives, many scientists, and almost all business school graduates believe that if you analyze data, this will give you new ideas. Unfortunately, this belief is totally wrong. The mind can only see what it is prepared to see. »
— Edward de Bono
Citaĵo
« Mi kredas nek je tio, kion mi tuŝas, nek je tio, kion mi vidas. Mi nur kredas je tio, kion mi ne vidas, kaj nur je tio, kion mi sentas»
— Gustave Moreau

I believe neither in what I touch nor what I see. I only believe in what I do not see, and solely in what I

Citaĵo
« Mi ĉiam laboras laŭ la teorio, ke la publiko kredos vin plej bone, se vi kredos vin mem. » « (angle) I always work on the theory that the audience will believe you best if you believe yourself. »
— Charlton Heston
Citaĵo
« Scienco estas la kredo je la nescio de spertuloj. » « (angle) Science is the belief in the ignorance of experts. »
— Richard Feynman
Citaĵo
« Militoj produktas multajn fikciajn rakontojn, kelkaj el ili estas rakontitaj ĝis ili estas kredataj kiel veroj» « (angle) Wars produce many stories of fiction, some of which are told until they are believed to be true. »
— Ulysses S. Grant
Citaĵo
« Kiel oni regas la mondon kaj kiel komenciĝas militoj? Diplomatoj diras mensogojn al ĵurnalistoj kaj tiam kredas tion, kion ili legas. »
— Karl Kraus
Citaĵo
« Por dubi ĉion aŭ kredi ĉion estas du egale konvena solvoj; ambaŭ malhavas la neceson de pripensado. »
— Henri Poincaré
Citaĵo
« La plej granda baro al konscio estas la kredo ke oni jam konscias. » « (angle) The greatest barrier to consciousness is the belief that one is already conscious. »
— P. D. Ouspensky
Citaĵo
« Ĉio, kio apartigas, ĉu de raso, klaso, kredo aŭ sekso, estas nehoma, kaj devas esti venkita» « (angle) All that separates, whether of race, class, creed, or sex, is inhuman, and must be overcome. »
— Kate Sheppard
Citaĵo
« Venos tempo, kiam vi kredos, ke ĉio finiĝis; tiu estos la komenco. » « (angle) There will come a time when you believe everything is finished; that will be the beginning. »
— Louis L'Amour
Citaĵo
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco» « (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
— Ronald Reagan
Citaĵo
« Mi akceptas neniun absolutan formuloj por vivi. Neniu antaŭpensita kodo povas vidi antaŭen ĉion, kio povas okazi en la vivo de homo. Dum ni vivas, ni kreskas kaj niaj kredoj ŝanĝiĝas. Ili devas ŝanĝiĝi. Do mi pensas, ke ni devas vivi kun tiu ĉi konstanta malkovro»
— Martin Buber
Citaĵo
« Kredo eble ne estas pli, je la fino, ol energifonto, kiel baterio, kiun oni enmetas en ideon por funkciigi ĝin. » « (angle) Belief may be no more, in the end, than a source of energy, like a battery which one clips into an idea to make it run. »
— J. M. Coetzee
Citaĵo
« Mi ne kredas je la "supernaturo", mi kredas je la "supernormalo". Por mi estas nenio kontraŭa al la naturo. Se ĝi ŝajnas nekomprenebla, tio estas ĉar ni ankoraŭ ne povis kompreni ĝin. » « (angle) I don’t believe in the “supernatural,” I believe in the “supernormal.” To me there is nothing that goes against nature. If it seems incomprehensible, it’s because we haven’t been able to understand it yet. »
— Richard Matheson
Citaĵo
« Kontraste al "Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidas kaj ankoraŭ kredas", li parolas pri "vidi kaj ankoraŭ ne kredi." »
— Martin Heidegger, Nietzsche (1961)
Citaĵo
« Ne timu la vivon. Kredu ke la vivo estas valora, kaj via kredo helpos krei la fakton» « (angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact. »
— William James
Citaĵo
« La kredo je supernatura fonto de malbono ne necesas; viroj senhelpe tute kapablas je ĉiuj malbonoj. » « (angle) The belief in a supernatural source of evil is not necessary; men alone are quite capable of every wickedness. »
— Joseph Conrad
Citaĵo
« Kaj mi ne povas kredi, ke mi havas pli ol 10.000 abonantojn. Kio estas malĝusta kun vi homoj? » « (angle) And I can't believe that I have over 10,000 subscribers. What is wrong with you people? »
— Ysabella Brave
Citaĵo
« La kredo, ke ekzistas nur unu vero kaj ke oni mem posedas ĝin, ŝajnas al mi la plej profunda radiko de ĉio, kio estas malbona en la mondo. »
— Max Born
Citaĵo
« Ŝajnas al mi, ke kompreni, ke niaj teorioj estas la fonto de ĉiuj niaj konfliktoj, multe helpus homojn kun malsamaj kredaj sistemoj interkonsenti» « (angle) It seems to me that understanding that our theories are the source of all our conflicts would go a long way in helping people with different belief systems to get along. »
— Michael Gazzaniga
Citaĵo
« Toleremo, malfermiteco kaj kompreno al la kulturoj, sociaj strukturoj, valoroj kaj kredoj de aliaj homoj estas nun esencaj al la pluvivo mem de interdependa mondo»
— Aga Khan 4a
Citaĵo
« Realeco estas tio, kio ne malaperas kiam vi ĉesas kredi je ĝi. » « (angle) Reality is that which, when you stop believing in it, doesn’t go away. »
— Philip K. Dick
Citaĵo
« Homoj fariĝas vere sufiĉe rimarkindaj, kiam ili ekpensas, ke ili povas fari aferojn. Kiam ili kredas je si mem, ili havas la unuan sekreton de sukceso. » « (angle) People become really quite remarkable when they start thinking that they can do things. When they believe in themselves they have the first secret of success. »
— Norman Vincent Peale
Citaĵo
« Neniu viro estas sufiĉe granda aŭ sufiĉe saĝa por ke iu el ni transcedu nian destinon. La sola maniero per kiu iu povas gvidi nin estas redoni al ni la kredon je nia propra gvidado. » « (angle) No man is great enough or wise enough for any of us to surrender our destiny to. The only way in which anyone can lead us is to restore to us the belief in our own guidance. »
— Henry Miller
Citaĵo
« Skeptikismo, forigante la kredon de hieraŭ, preparis la vojon por la kredo de morgaŭ»
— Romain Rolland
Citaĵo
« Mi kredas je pruvoj. Mi kredas je observado, mezurado kaj rezonado, konfirmitaj de sendependaj observantoj. Mi kredos je io ajn, kiom ajn stranga kaj ridinda ĝi estu, se estas pruvoj pri tio. Ju pli stranga kaj pli ridinda ĝi estas, tamen des pli fortika kaj pli solida la indico devos esti. » « (angle) I believe in evidence. I believe in observation, measurement, and reasoning, confirmed by independent observers. I'll believe anything, no matter how wild and ridiculous, if there is evidence for it. The wilder and more ridiculous something is, however, the firmer and more solid the evidence will have to be. »
— Isaac Asimov
Citaĵo
« Iuj estus saĝuloj, se ili ne kredus ke ili jam estas tiaj. »
— Baltasar Gracián
Citaĵo
« Mi preferus havi malfermitan menson pro miro ol fermitan pro kredo. » « (angle) I would rather have a mind opened by wonder than one closed by belief. »
— Gerry Spence
Citaĵo
« Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj." » « (angle) I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal. »
— Martin Luther KingRevon havas mi
Citaĵo
« Estas necese por la feliĉo de la homo, ke li estu mense fidela al si. Malfideleco ne konsistas en kredi aŭ nekredi; ĝi konsistas en konfesi kredi tion, kion li ne kredas. » « (angle) It is necessary to the happiness of man, that he be mentally faithful to himself. Infidelity does not consist in believing, or in disbelieving; it consists in professing to believe what he does not believe. »
— Thomas Paine
Citaĵo
« Oni devas esti tre naivamalhonesta por imagi, ke viroj elektas siajn kredojn sendepende de sia situacio»
— Claude Lévi-Strauss
Citaĵo
« Mi ne povas kredi je Dio, kiu volas esti plentempe laŭdata»
— Friedrich Nietzsche
Citaĵo
« Neniu fanatike krias, ke la suno leviĝos morgaŭ. Ili scias, ke ĝi leviĝos morgaŭ. Kiam homoj fanatike dediĉas sin al politikajreligiaj kredoj aŭ al aliaj specoj de dogmoj aŭ celoj, tio ĉiam okazas ĉar tiuj dogmoj aŭ celoj estas dubindaj. » « No one is fanatically shouting that the sun is going to rise tomorrow. They know it's going to rise tomorrow. When people are fanatically dedicated to political or religious faiths or any other kinds of dogmas or goals, it's always because these dogmas or goals are in doubt. »
— Robert M. Pirsig

Maya Angelou

[redakti]
Citaĵo
« Estas nenio tiel kompatinda kiel juna cinikulo, ĉar li transiris de scii nenion al kredi nenion. » « (angle) Is nothing so pitiful as a young cynic because he has gone from knowing nothing to believing nothing. »
— Maya Angelou
Citaĵo
« Estas nenio tiel kompatinda kiel juna cinikulo, ĉar li transiris de scii nenion al kredi nenion. » « (angle) Is nothing so pitiful as a young cynic because he has gone from knowing nothing to believing nothing. »
— Maya Angelou

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« Ĉiuj subite malpermesataj religioj venĝas per siaspeca laikiĝo. En neatendita kaj pova eksplodo de barbareco komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj kredoj, kaj al la kredantoj mem naturo de la ŝanĝoj nekompreblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Disfalo de la malrapida amaso de kristanismo estos iniciita en tiu momento, kiam ekdisfalos la kredo je la transa mondo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Se ekzistas tia kredo, je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablaj popoloj de la Tero, tio estas kredo je produktado, la nuntempa furor de multigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Viktor Frankl

[redakti]
Citaĵo
« Kredo je la plej alta senco, ĉu tio estas nur lima nocio aŭ religie komprenata Dia providenco, havas grandegan psikoterapian kaj psikohigienan signifon. Tio estas krea fonto, leviĝanta el profundo de la animo kaj fortiganta la homajn fortojn. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Abnegacio supozigas toleremon, sed toleremo estas ne indiferenteco, ja estimi kredon de alipensanto ne signifas identigi sin kun lia kredo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Kredo je alia homo, same kiel kredo je si mem, altigas memfidon, tiel ke fine tiu ĉi kredo plej ofte evidentiĝas prava. Kaj inverse, malfido senigas je certeco, tiel ke ankaŭ malfido finfine “efektiviĝas”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj amasaj movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la vivo homoj kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la kredo konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta konscio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia kredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je estonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la povo, sed ankaŭ ŝlosilo al la libro de estonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kredo je “sankta afero” parte anstataŭigas perditan de ni kredon je ni mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetia Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Forto de la kredo, kiel diris Bergson estas ne en tio, ke movi la montojn, sed en tio ke ne vidi kiam la montoj vere moviĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke oni komprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian povon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredantojn oni ĉiam alvokas serĉi la kredon per la koro, sed ne per la racio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Al tiu, kiu opinias ke li havas absolutan veron, ŝajnas ke por li alireblas eterneco. En la mondo ne ekzistas hazardoj, nek nekonataĵoj. Al ĉiuj demandoj estas trovitaj respondoj, ĉiuj decidoj faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. La homo kredanta ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konas Jesuon, tiu konas la sencon de ĉiuj aĵoj[2]. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondaj problemoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eksa soldato estas veterano, foje heroo, dum la eksa kredanto estas renegato, perfidulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasa movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur por timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe akceptintaj la kredon sub premo de perforto ankaŭ povas aperi fanatikeco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Pravigi propran malkuraĝon helpas fanatika kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Misiisma fervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Streboj konverti la homojn je sia kredo kaj domini super la mondo estas verŝajne simptomoj de la interna manko de la movado. Kaj la apostoloj, kaj konkistadoroj, same kiel la rifuĝintoj, direktiĝintaj al malproksima lando — ĉiuj ili fakte fuĝis de kondamniteco en sia hejmo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Severa ortodokseco estas rezulto de arda kredo kaj reciproka suspektemo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La sankta kredo de la kredanto — esti atentema, tio estas suspektema. La homo kredanta devas ĉiam kaj ĉie serĉi sabotistojn, spionojn, perfidulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kolektiva unueco estas ne rezulto de la frateca amo de la kredantoj unu al alia. La homo kredanta estas fidela al la unueca tuto — eklezio, partio, nacio, sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en libera, eĉ relative libera socio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la homo kredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ekzaltiĝo — ekscitiĝo de la homo kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj saĝo, sed de la sento de liberiĝo: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara ekzistado. “Ni, germanoj, estas tiom feliĉaj: ni estas liberaj je libereco[3]. Feliĉo tiu kaj kuraĝo venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata malamiko aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la kolektivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofiondoktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Marksomarksisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasoj ne bezonas liberecon de konscienco, ili bezonas kredon — blindan aŭtoritatan kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon. Li opinias ke aserto “ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj” estas pli konvena ol “ĉiuj homoj estas stultuloj”… La vera “homo de la ago” estas ne homo de la kredo, sed homo de la leĝo. Tamen li adoras grandegajn atingojn de la senpera kredo en la komenca periodo de la movado kiam kvazaŭ el nenio enmondiĝis povega ilo de la potenco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Carl Gustav Jung

[redakti]
Citaĵo
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero

Bertrand Russell

[redakti]
Citaĵo
« Mi neniam pretus morti por miaj kredoj, ĉar mi povus erari. » « I would never die for my beliefs because I might be wrong. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Homo estas facil-kredanta besto kaj devas kredi je io. Se mankas bonaj kialoj por liaj kredoj, li kontentiĝos kun malbonaj. » « Man is a credulous animal and must believe something. In the absence of good grounds for belief, he will be satisfied with bad ones. »
— Bertrand Russell

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. Ofte kreditita al Lordo Acton, kiu citis Froude en adreso "The Study Of History" (11-a de junio 1895)
  2. Citaĵo el: Blaise Pascal. La pensoj.
  3. Citaĵo de la vortoj de juna nazio laŭ: E. E. R. Wylie. The Quest of Our Lives // Reader`s Digest. May 1948. p. 2.