« La devige kuŝanta malfeliĉe memorigas al la starantaj la pelitan kaj vunditan beston. La faliginta ĝin pafo estas kiel makulo de malhonoro, decida paŝo laŭ subite krute direktiĝinta malsupren vojo al la morto… La falo de la homo estas pli profunda, ĝi vekas pli da malestimo kaj abomeno ol la falo de la besto. »