Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Progreso

El Vikicitaro
Progreso
Progreso
Progreso
Aliaj projektoj
Progreso en Vikipedio
Progreso en Komuneja kategorio
Progreso en Vikivortaro

Progreso estas antaŭeniĝado de la civilizo al pli perfekta stato.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta. » « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Mi ĵus ricevis leteron de blanka frato en Teksaso. Li skribas: "Ĉiuj kristanoj scias, ke la neblankaj homoj finfine ricevos egalajn rajtojn, sed eblas, ke vi tro rapidas religie.[...]" Tia sinteno radikas en tragedia miskoncepto pri tempo, en la strange neracia nocio, laŭ kiu estas io en la fluo de tempo mem, kiu neeviteble riparos ĉiujn difektojn. Efektive, tempo mem estas neŭtrala; ĝi povas esti uzata aŭ detrue aŭ konstrue. Pli kaj pli mi sentas min, ke la homoj malbonvolaj uzis tempon multe pli efike ol la homoj bonvolaj. Ni devos penti en ĉi tiu generacio ne nur pro la malamaj vortoj kaj agoj de la malbonaj homoj sed pro la terura silento de la bonaj homoj. La homa progreso neniam enruliĝas per radoj de neevitebleco. » « I have just received a letter from a white brother in Texas. He writes: ‘All Christians know that the colored people will receive equal rights eventually, but it is possible that you are in too great a religious hurry.[…]’ Such an attitude stems from a tragic misconception of time, from the strangely irrational notion that there is something in the very flow of time that will inevitably cure all ills. Actually, time itself is neutral; it can be used either destructively or constructively. More and more I feel that the people of ill will have used time much more effectively than have the people of good will. We will have to repent in this generation not merely for the hateful words and actions of the bad people but for the appalling silence of the good people. Human progress never rolls in on wheels of inevitability. »
— Martin Luther KingLetero el Birmingama urboprizono
Citaĵo
« Perdo de laborposteno pro teknika progreso estis okazanta verŝajne ekde invento de la fosilo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Progreso de socia psikologio necesas por kontraŭstari danĝerojn, kaŭzitajn de progreso de fiziko kaj medicino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj estis detenantaj progreson, ĉar ĝi estis noviga agado, devos iutage akcepti la novan agadon, kiu jam ne plu estos progreso. »
— George Canning, [Alparolo al la Ĉambro de Komunumoj, la 21-an de julio 1849]
Citaĵo
« Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso. » « (angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress. »
— Paul Dirac
Citaĵo
« Se la mondo iam progresas preter tio, kio ĝi estas hodiaŭ, ĝi devas esti gvidata de homoj, kiuj esprimas siajn realajn opiniojn» « (angle) If the world ever advances beyond what it is today, it must be led by men who express their real opinions. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« Ni progresas en socio nur se ni haltas malbeni kaj plendi pri ĝiaj mankoj kaj havas la kuraĝon por fari ion pri ili. »
— Elisabeth Kübler-Ross
Citaĵo
« Honestaj diferencoj ofte estas sana signo de progreso. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« Kiel mirinde, ke ni renkontis paradokson. Nun ni havas iom da espero progresi. » « (angle) How wonderful that we have met with a paradox. Now we have some hope of making progress. »
— Niels Bohr
Citaĵo
« La celo de argumentadodiskuto ne estu venko, sed progreso. »
— Joseph Joubert
Citaĵo
« De la progreso de scio la tuta progreso de la homa raso tuj dependas: tiu, kiu prokrastas tion, malhelpas tion ankaŭ. »
— Johann Gottlieb Fichte
Citaĵo
« Multaj homoj konsideras tion, kion la registaro faras por ili, estas socia progreso, sed ili konsideras tion, kion la registaro faras por aliaj, kiel socialismo. » « (angle) Many people consider the things government does for them to be social progress but they regard the things government does for others as socialism. »
— Earl Warren
Citaĵo
« Scienca progreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberaj intelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de ilia scivolemo por esplorado de la nekonitaĵo. » « (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
— Vannevar Bush
Citaĵo
« Konformismo eble donos al vi trankvilan vivon; ĝi eble eĉ venigos vin al universitata katedro. Sed ĉiuj ŝanĝoj en la historio, ĉiuj progresoj, venas de la nekonformistoj. Se ne estus problemuloj, nek malkonsentuloj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. » « (angle) Conformity may give you a quiet life; it may even bring you to a University Chair. But all change in history, all advance, comes from the nonconformists. If there had been no trouble-makers, no Dissenters, we should still be living in caves. »
— A. J. P. Taylor
Citaĵo
« Se ne estas lukto, ne ekzistas progreso. Tiuj, kiuj asertas favori liberecon, kaj tamen malestimas agitadon, estas homoj, kiuj volas kultivaĵojn sen plugi la teron. Ili volas pluvon sen tondro kaj fulmo. Ili volas la oceanon sen la terura muĝo de ĝiaj multaj akvoj. Tiu ĉi lukto povas esti morala; aŭ ĝi povas esti fizika; aŭ ĝi povas esti kaj morala kaj fizika; sed ĝi devas esti lukto. » « (angle) If there is no struggle, there is no progress. Those who profess to favor freedom, and yet depreciate agitation, are men who want crops without plowing up the ground. They want rain without thunder and lightning. They want the ocean without the awful roar of its many waters. This struggle may be a moral one; or it may be a physical one; or it may be both moral and physical; but it must be a struggle. »
— Frederick Douglass
Citaĵo
« La mondo progresas, jaron post jaro, jarcenton post jarcento, dum la membroj de la pli juna generacio ekscias, kio estas malĝusta inter la aferoj, kiujn diris iliaj maljunuloj. Do vi devas ĉiam esti skeptika - ĉiam mempensu» « (angle) The world progresses, year by year, century by century, as the members of the younger generation find out what was wrong among the things that their elders said. So you must always be skeptical — always think for yourself. »
— Linus Pauling
Citaĵo
« Ĉiu sufiĉe progresinta teknologio ne distingiĝas de magio» « (angle) Any sufficiently advanced technology is indistinguishable from magic. »
— Arthur C. Clarke
Citaĵo
« Mia propra sperto kaj evoluo profundigas ĉiutage mian konvinkon, ke nia morala progreso povas esti mezurita per la grado, en kiu ni simpatias kun individua sufero kaj individua ĝojo» « (angle) My own experience and development deepen every day my conviction that our moral progress may be measured by the degree in which we sympathize with individual suffering and individual joy. »
— George Eliot
Citaĵo
« La provo de nia progreso ne estas ĉu ni aldonas pli al la abundo de tiuj, kiuj havas multon; ĝi estas ĉu ni provizas sufiĉe por tiuj, kiuj havas tro malmulte» « (angle) The test of our progress is not whether we add more to the abundance of those who have much; it is whether we provide enough for those who have too little. »
— Franklin D. Roosevelt

Jean Baudrillard

[redakti]
Citaĵo
« Ne moralo kaj pozitiva sistemo de sociaj valoroj progresigas la socion, sed ĝiaj senmoraleco kaj malvirteco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La socia moralo, kolektiva respondeco, progreso, raciigo de la sociaj rilatoj – absurdaĵo! Kia grupo iam ajn revis pri tio? »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Ni moviĝas kun akcelanta rapideco, sed ne scias kien. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).