Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Helsingforso

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Helsinko
Nominativo Helsingforso
Akuzativo Helsingforson

Signifoj

[redakti]
  1. (ĉefurbo; arkaika) ĉefurbo de Finnlando (finne "Helsinki", svede "Helsingfors")
    Rimarkoj: Tiu formo estas kreita el la svedlingva nomo de la urbo Helsingfors. Kiam Esperanto estis publikigita, la sveda havis en Finnlando kaj speciale en Helsinko multe pli fortan rolon ol nun, kaj pro tio kelkaj uzis la svedan nomon kiel fonto de la esperanta nomo. La sveda estis la unua lingvo en la altkulturo kaj administro de Finnlando kaj el helsinkanoj estis denaske svedparolantoj proksimume duono. Kiam poste pozicio de la finna lingvo en Finnlando kaj speciale en Helsinko fortiĝis, esperantistoj komencis uzi la nomon Helsinko, kiu estas kreita el la finna nomo Helsinki.
    Sinonimoj: Helsinko (kutima formo)


Kelkaj loknomoj en Skandinavio: Alando | Balta Maro | Botnia Golfo | Gotlando | Helsinko (Helsingforso) | Norda Kabo | Oslo | Skandinavio | Stokholmo | Upsalo


Tradukoj

[redakti]
Por ĉiuj signifoj vidu tradukojn sub Helsinko 
Referencoj kaj literaturo