Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Ludoviko la 5-a (Francio)

Ludoviko la 5-a (naskiĝis ĉirkaŭ 967; mortis la 22-an de marto 987), kromnomita Ludoviko la Nenionfara (france Louis V le Fainéant) estis la lasta karolida reĝo de Francio, kaj reĝis en 986 kaj 987. Ludoviko estis la filo de la reĝo Lotaro de Francio kaj de Emma de Italio. Lian kromnomon li verŝajne akiris pro tio, ke nenion gravan li plenumis dum sia mallonga reĝado.

Ludoviko la 5-a
Reĝo de Okcidenta Frankio
Regado 986-987
Antaŭulo Lotaro de Francio
Sekvanto Hugo Kapeto
Kronado la 8-an de junio 979
Persona informo
Louis V
Naskonomo france Louis V de France
Naskiĝo ĉirkaŭ 967
Morto la 2-an de marto 986
en Compiègne
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ĉasakcidento kaj ĉevalfalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Abatejo Saint-Corneille Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Familio
Dinastio Karolidoj
Patro Lotaro de Francio
Patrino Emma de Italio
Gefratoj Arnulf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Adelajda de Anĵuo
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 982 en Brioude (Haute-Loire), lia patro edzigis lin kun Adelajda de Anĵuo, kiu aĝis preskaŭ dudek jarojn pli ol li. La edziĝo estis nedaŭra, kaj la geedzoj divorcis du jarojn poste.

La 8-an de junio 979, je la pentekosta dimanĉo, lia patro Lotaro asociis lin al la trono, kaj kronigis lin en la abatejo Saint-Corneille de Compiègne fare de Adalberono, ĉefepiskopo de Reims. Kiam mortis lia patro la 2-an de marto 986, Ludoviko kunvenigis asembleon da Frankoj en Compiègne por juĝi Adalberonon, kiu antaŭe subtenis la imperiestron Oto la 2-a kontraŭ Lotaro. Tamen la tagon antaŭ la kunvenigo mortis Ludoviko okaze de ĉasado en la forsto Cuise, apud Compiègne. Li estis entombigita en la abatejo Saint-Corneille.

Asembleo kunveniĝis la sekvan junion en Senlis (Oise), kaj elektis kiel novan reĝon Hugon Kapeton, kiu estis la plej aĝa filo de Hugo la Granda, grafo de Parizo.

Mortinta sen heredanto, Ludoviko la 5-a estis la lasta reĝo de la karolida dinastio. Postaj reĝoj apartenis al la kapetida dinastio.

Vidu ankaŭ

redakti