Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Freiburg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 2 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 141: Linio 141:


[[Kategorio:Freiburg| ]]
[[Kategorio:Freiburg| ]]
[[Kategorio:Urboj de Germanio]]
[[Kategorio:Eksterdistriktaj urboj de Baden-Virtembergo]]
[[Kategorio:Eksterdistriktaj urboj de Baden-Virtembergo]]
[[Kategorio:Urboj ĉe Rejnbordo]]
[[Kategorio:Urboj ĉe Rejnbordo]]

Kiel registrite je 16:21, 5 jan. 2022

- Tiu artikolo pritraktas la urbon Freiburg im Breisgau. Por aliaj urboj nomitaj Freiburg vd. Freiburg.

Atentu : Ne konfuzenda kun Friburgo (Svislando)

Freiburg im Breisgau
urbo
FlagoBlazono

SituoFreiburg
- alteco278 m ü. NHN
- koordinatoj48° 0′ N, 7° 51′ O (mapo)47.9947222222227.8497222222222

Akvokolektejo153,04 km² (15 304 ha) [+]
Areo154 km² (15 400 ha)
Loĝantaro237 244 [+] (31-a de decembro 2023)

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo79098–79117 [+]

Freiburg im Breisgau (Badenio-Virtembergo)
Freiburg im Breisgau (Badenio-Virtembergo)
DEC

Map
Freiburg im Breisgau

Vikimedia Komunejo:  Freiburg im Breisgau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47° 59′ N, 7° 50′ O (mapo)47.9833333333337.8333333333333 .

La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.

En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.

Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.

Geografio

Freiburg situas en la sudokcidento de Baden-Württemberg ĉe la sudorienta rando de la superrejna fosaĵo.

Panoramo de Freiburg vidita de Schlossbergturm
Panoramo de Freiburg vidita de Schlossbergturm

Ekologia kvartalo Vauban

Rimarkinda urboparto estas Vauban kiu estas ekologia kvartalo en kiu oni utiligas naturajn sistemojn rilate al domoj kaj al ĝardenoj, en kiu ne cirkulas aŭtomobilojn, ĉar fakte ne ekziztas parkejoj en la domoj mem, sed kie ĉiuj parku sian aŭton en granda komuna parkejo en la komenco de la kvartalo. Legu pli : Vauban

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la urbo Freiburg im Breisgau.

La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].

Vidindaĵoj

Servoj

Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo

Amaskomunikiloj

Badische Zeitung

Famuloj

En Freiburg naskiĝis:

En Freiburg mortis:

Esperanto en Freiburg

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Frajburgo ekde 1891 havas Esperanto-grupon, do post Nurembergo kaj Munkeno la tria plej tradicia grupo en Germanio. De la jaro 1995, la urbo por pluraj jaroj estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.

Inter multaj movadaj eventoj, la urbo dufoje estis la gastiganto por Germana Esperanto-Kongreso, nome la 68-a GEK en 1990, jaro de la germana reunuiĝo kaj la 94-a GEK en 2017.

Plie en Frajburgo gastiĝis inter la 27-a de decembro 1996 kaj la 3-a de januaro 1997 la 40-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo pritraktis la temon "Regionoj - ĉu la veraj landoj?". Por la temo oni elektis tiun urbon, ĉar la translima regiona kunlaboro en Alemanio inter la komunumoj de sudokcidenta Germanio, Alzaco kaj norda Svislando funkcias aparte modele, kvankam la administre centrisma franca ŝtato nur retireme lasas kompetencojn pri lokaj aferoj al la regionoj.

En 1929 kaj 1959 tie okazis la ido-konferenco.

Radiostacio Dreyeckland

Radiostacio Dreyeckland (triangula lando) elsendas en tri diversaj landoj: Germanio, Francio kaj Svislando kaj en unu el siaj programoj rezervas du aŭ trifoje po monato iom da tempo al Esperanto[1].

la katedrala placo

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Paĝoj de la urbo, germanlingvaj

Fotoj de la urbo

Bildoj kaj informoj historiaj, germanlingvaj

Ligo al la Freiburga Esperanto-grupo Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine

Ekzempla artikolo de 2012 pri la loka Esperanto-grupo en la gazeto Badische Zeitung

Galerio

Vidu ankaŭ

Friburgo en Svislando

Esperantogrupo de Freiburg [1] Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Raporto pri kultura interŝanĝo kun Freiburg, ĝemela urbo de Padova, Nova Sento in Rete, n-ro 1014 (28/2019)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.