Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

UK 1927

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 19-a UK)
UK 1927
Loko Gdańsk,  Libera Urbo Dancigo
Ekde 28-a de julio 1927
Ĝis 5-a de aŭgusto 1927
← Antaŭa Sekva →
vdr
Komuna foto
Postkongreso en Bjalistoko
Memorŝtono

Dum 1927 (28-a de julio - 4-a de aŭgusto) okazis en la urbo Dancigo la 19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. Oni plantis jubilean kverkon sur la Esperanto-Placo, kie staras ankaŭ Esperanto-monumento, kaj la nazioj detruis ĝin. Post la milito oni plantis novan. Okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto.