Antonov An-124
Aspekto
Antonov An-124 Ruslan (NATO raportnomo: Condor) estis evoluigita en la 1970-aj jaroj kiel granda transporta aviadilo por la Soveta armeo de Sovetunio.
La unua testflugo okazis la 26-an de decembro 1982 kaj la aviadilo iĝis kun la maksimuma starta maso de pli ol 400 tunoj la plej granda aviadilo de la mondo. Ĝi estis prezentita publike la 28-an de majo 1985 en la Pariza aerospektaklo. Kompare al Lockheed C-5, ĝi havis pli mallongan korpon, malpli grandan malplenan mason kaj pli grandan portkapaciton.
Pluevoluo de An-124 estas la pli granda An-225 Mrija.
En 2005 oni planis produktadon de 11 ekzempleroj. Nun oni uzas dismonde ĉ. 49 el la tipo.
Teknikaj informoj
[redakti | redakti fonton]Grando | Datenoj |
---|---|
Produktaj jaroj | 1982-hodiaŭ |
Produkta firmao | Antonov |
Longo | 69,10 m |
Enverguro | 73,30 m |
Flugila surfaco | 628,00 m² |
Alto | 20,78 m |
Ŝarĝejo (LxBxH) | 36,00 x 6,40 x 4,40 m |
Maksimuma rapido | 865 km/h aŭ 0,77 maĥo |
Normala rapido | 800 - 850 km/h in 10.000 m |
Atingopovo kun ŝarĝo | 4.800 km kun 120 t, 12.000 km kun 40 t, 15.700 km kun 0 t |
Skipo | ses |
Maksimuma startmaso (militara) | 405 t |
Maksimuma startmaso (civila) | 392 t |
Maksimuma utilŝarĝo (militara) | 150 t |
Maksimuma utilŝarĝo (civila) | 120 t |
Flugpinto | 11.600 m |
Maksimuma gravito | 2,5 g |
Peliloj | kvar Lotarev D-18T Turbofan-pelilo |
Ŝovforto | je 229,5 kN |
Antonovaj modeloj
[redakti | redakti fonton]A-2 | A-7/RF-8 | A-11 | A-13 | A-40 |
An-2 | An-3 | An-4 | An-6 | An-8 |
An-10 | An-12 | An-14 | An-22 | An-24 |
An-26 | An-28 | An-30 | An-32 | An-38 |
An-50 | An-70 | An-71 | An-72 | An-74 |
An-88 | An-124 Ruslan | An-140 | An-148 | An-180 |
An-218 | An-225 Mrija |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- diversaj variantoj de An-124 Arkivigite je 2006-04-12 per la retarkivo Wayback Machine