Aprilo de 2005
Aspekto
mar – aprilo – maj | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
Vendredo, 29-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- En la iraka ĉefurbo eksplodis kvar aŭtobomboj, kiuj mortigis almenaŭ 39 personojn.
- En Ĉinio, taiŭana opoziciestro Lien Chan havas historian renkontiĝon kun la ĉina prezidento Hu Jintao por plibonigo de rilatoj inter Ĉinio kaj Tajvano.
- Ĉirkaŭ 110 delegitoj el Rusio malfermas rusan Esperanto-kongreson en Jekaterinburg.
Ĵaŭdo, 28-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La rusa prezidento Vladimir Putin alvenas en Israelo. Estas la unua vizito de iu rusa prezidento en la lando.
Merkredo, 27-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La eŭropa Airbus A380, la plej granda pasaĝera aviadilo, havas sian unuan eksperimentan flugon.
- La mortintonombro en la fervoja akcidento en Japanio leviĝas al 96. Oni timas ke ĝi atingos 100.
Mardo, 26-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Post 29 jaroj de restado, Sirio fortiras siajn lastajn trupojn el Libano.
- La mortintnombro en la hieraŭa japana fervoja akcidento leviĝas al 89.
- Forpasas la paragvaja verkisto Augusto Roa Bastos en Asunciono
Lundo, 25-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Bulgario kaj Rumanio subskribis la traktaton pri aniĝo al Eŭropa Unio en Luksemburgo.
- Fervoja akcidento okazis en Japanio, en Hjogo-prefektujo. Ĉirkaŭ 9:20 (loka tempo) Okcidenta-Japana Pasaĝer-Fervojo, sur Fukuchiyama-linio, inter Tsukaguchi- kaj Aamagasaki-stacio, rapidtrajno (7 vagonoj serio 207, ĉ 580 pasaĝeroj, de Takarazuka ĝis Doshishamae) elreliĝis en domblokon. Almenaŭ 73 homoj mortis kaj 441 homoj vundiĝis.
Dimanĉo, 24-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Sojuz kosmoŝipo kun tri kosmonaŭtoj, reveninte de Internacia Kosmostacio, surteriĝas en Kazaĥio.
- Terorista grupo minacis mortigi la tri rumanajn ĵurnalistojn forkaptitajn en Irako se Rumanio ne fortiras siajn trupojn el la lando ĝis marde. La rumana prezidento Traian Basescu promesas fari ĉion eblan por savi ilin.
Sabato, 23-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La prezidento de Ĉinio, Hu Jintao, invitas Japanion pensi pri sia milita historio kaj subteni registaran apologion per agoj.
- Israelo preparas la hebrean paskon plialtigante la sekurecon kaj fermante la aliron al palestinaj teritorioj.
Vendredo, 22-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Studo aperigita en Scienca Magazino montras ke la glaciejoj en la antarkta duoninsulo fandiĝas rapide.
Ĵaŭdo, 21-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Bulgara komerca helikoptero estis detruita de atako ĉirkaŭ Bagdado, 11 personoj (3 bulgaroj kaj 6 usonanoj) mortis.
- En Egiptio, arkeologiistoj malkovris la plej ampleksan sepultaron el la antikva periodo, kun pli ol 5000 sepultoj.
- La nova prezidento de Ekvadoro, Alfredo Palacio, ordonas areston de la eksprezidento Lucio GUTIERREZ, sed ĉi lasta ricevas azilon en Brazilo.
Merkredo, 20-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La korpoj de pli ol 50 viroj, virinoj kaj infanoj forkaptitaj ektroviĝis en rivero Tigris sude de Bagdado.
- Ekvadora kongreso eksigis la prezidenton Lucio GUTIERREZ, kiu dumtempe fuĝis el la prezidenta palaco meze de kreskantaj protestoj.
- Itala ĉefministro Silvio Berlusconi rezignas el funkcio, sed planas formi alian registaron.
Mardo, 19-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La kardinala konklavo en Vatikanurbo elektis novan papon, Benedikto la 16-a-on, kun nomo Benedikto la 16-a.
- La unua sekcio de 1700 jara etiopia Obelisko de Aksumo, forprenita de Italio en 1937, revenis aere al ĝia origina lando.
- Japanio, en Fukuoka-prefektujo, en Fukuoka-urbo, post-tertremo okazis.
5.8 en Skalo de Richter.
Lundo, 18-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Kardinaloj komencas en Vatikano la elektoproceson por nova papo.
Dimanĉo, 17-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Ĉinio rifuzas pardonpeti pro la fortaj demonstracioj de iuj de siaj popolanoj kontraŭ Japanio.
- Sojuz spacŝipo kun tri novaj astronaŭtoj aliĝas al Internacia Kosmostacio.
Sabato, 16-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Brazilo kreas indianan rezervejon, nomata Raposa Serra Do Sol (Lando de Vulpo kaj Suna Monto) en Amazonio, ampleksante 17 000 kvadratajn kilometrojn, por protekti la indiĝenajn tribojn.
Vendredo, 15-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Fajrego en pariza hotelo mortigis pli ol 20 personojn.
- Nobelaro, politikistoj kaj estroj el la tuta mondo adiaŭis princon Rainier la 3-an de Monako en funebra ceremonio.
Ĵaŭdo, 14-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Duobla bombatenco en Bagdado mortigis almenaŭ 18 personojn.
Merkredo, 13-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa Parlamento voĉdonis favore por Bulgario kaj Rumanio pri aliĝo al Eŭropa Unio en 2007.
- Bombeksplodo en Kirkuk mortigis 12 irakajn policanojn.
Mardo, 12-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- La baloto pri nova ĝenerala sekretario de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj finiĝas senrezulte post kvin balotrondoj.
- Vulkana erupcio en la indonezia insulo Sumatro: Centoj da vilaĝanoj estas portitaj al sekuraj lokoj.
Lundo, 11-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- 100-jara datreveno de naskiĝo de Attila József, hungara poeto
- Ariel Sharon, ĉefministro de Israelo, vizitas usonan prezidanton George W. Bush en ties hejmo en Teksaso por interparolado pri eliro el la Gaza Sektoro.
- Tertremo okazis en Ĉiba- kaj Ibaraki-prefektujo, Japanio ĉ. 7:20 (loka tempo) je 5 grado sur la skalo de Richter
Dimanĉo, 10-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Protestoj kontraŭ la freŝe eldonita japana lernolibro kiu prezentas partojn de la dua mondmilito en malpli kulpigema maniero por Japanio ekestas tra la suda Ĉinio dum la dua tago. (vd.Japana societo por reformi historian lernolibron)
- Tertremo okazas en Sumatro, je 6.7 gradoj sur la skalo de Richter.
- Aro da policanoj preventis en Jerusalemo manifestacion de ekstremistaj judoj antaŭ la Templa Monto, kiu sanktas por ambaŭ judoj kaj islamanoj.
Sabato, 9-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]Vendredo, 8-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Entombigo de papo Johano Paŭlo la 2-a en Vatikanurbo
Mardo, 5-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- En Usono mortis Saul Bellow, nobel-premiulo pri literaturo de 1976.
Sabato, 2-a de aprilo 2005
[redakti | redakti fonton]- Papo Johano Paŭlo la 2-a mortis en Vatikano post longa malsano.
|