Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Barejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barejno
Reĝlando Barejno
مملكة البحرين
Mamlakat al-Bahrajn

Flago de Barejno

Blazono de Barejno

Detaloj Detaloj
Nacia himno: بحريننا
Nia Barejno
Situo
suverena ŝtato
lando
insula lando
insularo Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Manamo
Oficiala(j) lingvo(j) araba
angla
Uzata(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, barejna araba lingvo, angla lingvo, malaja lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 750 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 1 046 814 (2007)
Loĝdenso 1 454 loĝ./km²
Loĝantoj Barejnanoj
Horzono +3
Interreta domajno bh
Landokodo BH
Telefona kodo 973
Plej alta punkto Monto de Fumo
Plej malalta punkto Persa Golfo
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa
Ĉefministro Ĥalifa bin Salman Al Ĥalifa
Nacia tago 16-a de decembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 16-a de decembro 1971
Ekonomio
Valuto dinaro (BHD)
MEP laŭ 2007
– suma $ 24,373 mlrd
– pokapa $ 31 898

AkvejoPersa golfo

Koordinatoj26° 4′ N, 50° 33′ O (mapo)26.067550.551111
Plej alta punktoMonto de Fumo [+]
- alteco134 m [+]
Plej malalta punktoPersa Golfo [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo786,5 km² (78 650 ha) [+]
Areo786,5 km² (78 650 ha) [+]
Loĝantaro1 569 666 [+] (2023)
HorzonoUTC+03:00, Azio/Barejno [+]

Barejno (Barejno)
Barejno (Barejno)
DEC
Map
Barejno

Vikimedia Komunejo:  Bahrain [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Reĝlando Barejno (arabe مملكة البحرين‎, Mamlakat al-Baḥrajn) estas insularo en la Persa Golfo en Sudokcidenta Azio, apud Sauda Arabio kaj Kataro. Estas la plej malgranda araba lando. Ĝi estas formata de kvin insuloj, el kiuj la plej granda estas Barejno, ankaŭ posedas inter 25 kaj 28 insuletojn. La nomo de la lando en la araba Mamlakat al-Bahrajn, laŭlitere signifas «Reĝlando de la du maroj».

Barejno estis loĝita ekde la prahistorio. Ĝia strategia pozicio en la Persa Golfo konvertis ĝin en kontrolo de la asiroj, babilonoj, grekoj, persoj kaj finfine de la araboj, pro kio la insulo islamiĝis. Barejno estis konata en antikvaj tempoj kiel Dilmun, Tilos (nomata de la grekoj), Aŭal aŭ Miŝmahig kiam ĝi estis membro de la Persa Imperio.

En la komenco la ĉefa insulo de la teritorio estis rifuĝejo de la karmataj islamanoj. En 1507 Portugalio okupis ĝin, kaj en la periodo de 1602 ĝis 1783 ĝi transiris al la dependenco de Persio kiel teritorio kun porokaza registaro. En 1783 ĝi estis regata de la araba dinastio de la familio Al Ĥalifa kiel sendependa ŝejklando disde Persio. Pro la intencoj de Persio rekapti la insularon, ĝi en 1861 submetiĝis sub brita protektorato, kiel parto de la Ŝtatoj de Batalhalto, interŝanĝe de protektado kaj tiu stato estis ratifita per traktatoj de 1880, 1892 kaj 1913. Malgraŭ tio, Irano reklamis por si la regadon sur la insularon, sed rezignis siajn intencojn en 1970 kaj en 1980.

En 1932 komenciĝis la elfosado de nafto en la regiono. En la 1950-aj jaroj naciismaj movadoj naskiĝis kiuj postulis la sendependiĝon.

En 1968 Barejno integriĝis en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sed disiĝis de la organizaĵo post tri jaroj kiam ĝi sendependiĝis de Britio kun kiu ĝi subskribis priamikecan traktaton. La dinastio de Al Ĥalifa estas la ŝtatkapo kaj la ŝejko ricevas la titolon de emiro.

En junio 1973 estis oficialigata nova konstitucio kiu elektigis la unuan demokratian parlamenton elektita per universala balotrajto en decembro. Sed, post konflikto inter la asembleo kaj la Emiro Isa bin Salman Al Ĥalifa ĝi ĝuste post unu jaro, estis nuligita la nacia asembleo. La konstitucio estis forigita kaj ĉiuj povoj estis prenitaj de la emiro Isa bin Salman Al Ĥalifa.

La irana revolucio iniciatinta en 1979 eĥis en la lando dum la 1980-aj jaroj pro la efekto de sunaisma regado sur loĝantaro plimulte ŝijaista, kiel konsekvenco de tiu fakto, en 1981 estis klandestine kreata la Fronto por Nacia Liberigo kaj Irano denove reklamis kelkajn insulojn de la emirlando. Barejno subskribis defendakordon kun Sauda Arabio kaj aniĝis en la Konsilio por Kunlaborado en la Persa Golfo. En 1983 estis permesata la formado de parasindikata organizaĵo de la Laboristoj de la Petrolo.

En la 1990-aj jaroj kreskis la premo pro politikaj reformoj, per protestoj dum 1994 kaj 1995, la registaro en 1996 arestis 29 personojn akuzitajn je konspirado por malvenkigi la monarkion kaj starigi islaman respublikon, Irano estis akuzita pro tiu konspiraĵo.

En 1999 la emiro Isa bin Salman Al Ĥalifa forpasis kaj lia filo Hamad bin Isa Al Ĥalifa heredis la tronon, permesante la demokratian transiron en la lando. En 2002 la emiro entroniĝis.

En 2004 okazis en Barejno la unua kurado de Formulo 1 en la konkursejo Bahrain International Circuit.

Registaro kaj politiko

[redakti | redakti fonton]

Barejno estas hereda monarkio sub la regado de la familio Al Ĥalifa. La reĝo estas la ŝtatestro kaj la ĉefministro estas la estro de la registaro. Ambaŭ postenoj estas okupataj de la familio Al Ĥalifa, kun la reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa kaj la ĉefministro, lia onklo Ĥalifa bin Salman Al Ĥalifa. Ili regas sub la konsilado de siaj ministroj. La jura sistemo estas relative sendependa de la registaro kaj baziĝas sur diversaj leĝofontoj, inkluzive de la sunaistaj kaj ŝijaistaj islamaj leĝoj. La nova reĝo laboras por pliigi la civitajn rajtojn kaj demokratiajn reformojn.

Politika-administra organizado

[redakti | redakti fonton]
Barejno dividiĝas en kvar guberniojn.
Gubernioj de Barejno
Gubernioj de Barejno

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de Barejno

Barejno estas emirlando ĉe la orienta marbordo de la araba duoninsulo, en la Persa Golfo situanta inter la paraleloj 25º 32" kaj 26º 20" norda latitudo kaj la meridianoj 50º 20" kaj 50º 50" orienta longitudo.

Ĝi estas arkipelago el 33 insuloj el kiuj la ĉefaj estas: la insulo Barejno, kie troviĝas la ĉefurbo, Manamo, kun areo de 48 km de nordo ĝis sudo kaj 16 km de oriento ĝis okcidento konsistigante la 85% de la tuta areo de la ŝtato; kaj la proksima insulo Muharak (18 km²) kunligita al la antaŭa insulo per ŝoseo levita ondrompilo antaŭ Manamo.

Barejno ne havas gravan montaron escepte de Ĝabal ad-DuĥanFummonto (pro ĝia aspekto dum la varmaj kaj humidaj tagoj). Tiu ĉi pinto estas la plej supra altaĵo de la arkipelago kun 137 m kaj situas en la centro de la insulo Barejo.

La ekonomio de Barejno baziĝas sur la nafto. En 1932 komenciĝis la elfosado de la unua el la putoj de la regiono, kiuj kvankam ili havis modestan grandon, post tempo igis la jaran produktadon tre alta, kio permesis la modernigon de la ŝtato.

Malgraŭ tio, ekzistas gravaj rezervoj de natura gaso (180.000 milionoj m³) kaj aliaj industriaj aktivecoj: naftorafinado; aluminifandado (120.000 t/jare) kiu importas la mineralon baŭksito el transmaro kaj cementfabriko.

Rilate al aliaj ekonomiaj aktivecoj, la serv-sektoro ĉiufoje multe pli gravas en la ekonomio de la arkipelago, pro la internacia financa centro kiu estas Barejno. Ĝi estas la sidejo de multaj bankoj, havas "neŭtralan zonon" kaj disvolvigis gravan havenan infrastrukturon kaj komunikadon tra ŝoseoj.

Malgraŭ ĉio, la meza enspezo estas la plej malalta el ĉiuj malgrandaj nafto-ŝtatoj ĉe la Persa Golfo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Loĝantara evoluo inter 1960 kaj 2010, en miloj laŭ la UNDESA, 2012).

En la jaro 2007, Barejno havis 708.500 loĝantojn. La 62.4% naskiĝis en tiu ĉi lando kaj la restanta 37.6% estas elmigrantoj ĉefe afrikanoj kaj azianoj. La oficiala lingvo estas la araba. La vivatendo ĉe naskiĝo estas 74 jaroj. La 89.1% de la loĝantaro estas alfabetigita. La mezumo de filoj po virino estas 2.57.

La oficiala religio de Barejno estas islamismo, kun loĝantaro ĉefe kunmetita el ŝjaistoj kaj sunaistoj sed ekzistas malgrandaj komunumoj de judoj, kristanoj kaj bahaanoj. Multaj barejnanoj estas araboj kvankam kelkaj triboj estas persdevenaj ("Bahaareyneh-gaan").

La nuntempaj komunumoj povas esti klasifitaj kiel la Al Ĥalifa, arabaj triboj aliancita al la familio Al-Ĥalifa, la Baharnah (ŝiajistaj araboj), la Howilla (sunaistaj araboj de Persio), sunaistaj araboj (de Arabio), Ajam (ŝijaistaj persoj), hindoj kiuj estis alportita al Barejno dum la petrol-epoko (nomataj Banyan) kaj malgranda juda komunumo, inter aliaj grupoj.

Manamo, ĉefurbo de Barejno

Kelkfoje Barejno estas priskribata kiel "malferma Meza Oriento": lando kiu miksas infrastrukturon de ekstrema moderneco kun definitiva persa identeco, sed ĝia riĉeco ne estas nur reflekso de la grandeco de ĝia nafta riĉeco, sed kuniĝas al la ekonomia interŝanĝo kun Saud-Arabio kaj la kreado de aŭtoktona mezklasa loĝantaro. Tiu ĉi diferencigaĵo kaj unikaĵo en la Persa Golfo signifas ke Barejno estas multe pli liberala ol ĝiaj najbaroj. Islamo estas la plimulta religio 65/70 ŝijaistoj kaj 15% sunaistoj), sed ankaŭ ekzistas malgrandaj komunumoj de malsamaj religioj, (10% katolikoj kaj ĉirkaŭ 40 judoj).

La barejnanoj rimarkindas pro sia toleremo, kio ebligas vidi moskeojn kaj du kristanajn preĝejojn (Barejno estis la unua ŝtato en la Persa Golfo kiu permesis la konstruadon de katolika templo en sia teritorio dum Kristnasko 1939, kaj en 2009 la reĝo donacis terenon por konstruado de dua preĝejo), juda sinagogo (Irak-devenaj, lando kie ekzistis ampleksa juda komunumo ĝis la fondiĝo de la Israela Ŝtato, kelkaj judoj translokiĝis al Barejno komence de la 20a jarcento kune kun aliaj familioj el Bagdado, fondante komunumon de pli ol 1.500 personojn. Plejparto el ili poste translokiĝis al Israelo kaj nur ĉirkaŭ 40 judoj restas kiuj povas praktiki sian religion tute libere kaj eĉ posedas propran sinagogon kaj tombejon, kvankam ili ne povas vojaĝi al Israelo ĉar Barejno ne havas oficialajn rilatojn kun ĝi) ekzistas hindaj temploj kaj aliaj...

Barejno estas la araba lando kiu plej eldonas librojn, kun 132 titoloj eldonitaj en 2005 por 700.000-a loĝantaro.

La Universitato de Barejno (arabe جامعة البحرين‎, Ĝāmiʿat al-Baḥrajn, akronime UOB) kun kampusoj en Saĥir, Madinat Isa kaj Manamo, havas pli ol 20 000 registritajn studentojn kaj pli ol 2 000 dungitojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]