Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Behzad Qasemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Behzad Qasemi
Persona informo
Naskonomo Behzad Qasemi
Naskiĝo 26-an de septembro 1993 (1993-09-26) (31-jaraĝa)
en Teherano
Okupo
Okupo konsultisto pri komputila sekureco
retpirato Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://qase.me
vdr

Behzad Qasemi (perse بهزاد قاسمی, ankaŭ litinliterigebla per nur esperantaj literoj Behzad Ghasemi, kaŝnomo angle qasemi.pro[1], naskiĝis la 26-an de septembro 1993, do laŭ la persa kalendaro la 4-an de mehro 1372) estas irana retpirato kaj fakulo pri komputilreta sekureco.[2][3][4] Li estas ŝijaisma islamano. Behzad Ghasemi fondis laboratorion pri komputila sekureco "Hourclock" kaj someran aranĝon "Summer Code"[3].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Behzad Ghasemi konatiĝis kun programado en 7-jara aĝo, dank al lia pliaĝa frato, kaj en en 10-jaraĝo ekinteresiĝis pri retpiratado[4]. Lia retpirata agado komenciĝis en 2008[3].

Behzad Ghasemi studis komputadon en angle Polytechnic Institute of New York University (alia titolo angle Tandon School of Engineering), parto de la Universitato de Novjorko. Li havas ateston de Guglo pri komputilreta sekureco[5].

En septembro 2012, antaŭ sia 19-jariĝo, Qasemi rompis la retejon de la franca satira magazino Charlie Hebdo post la publikigo de novaj provokaj bildstrioj pri la Profeto de Islamo[3]. En 2019 li rompis ŝtatajn servilojn de Barejno (angle General Directorate of Real Estate and Documents Registration of Bahrain)[3][6]. En 2024, okaze de Irano-Israela konflikto, li laŭ propra aserto rompis retejon de usona amaskomunikila grupo SCM[7] en Florido, ligita kun Israelo[5].

Retpirataj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

En sia retpirata agado Behzad Ghasemi ne limigas sin en kadre de unusola operaciumo, komputila platformo aŭ servilo. Lia diferenco de multaj aliaj retpiratoj estas sukcesaj retpirataj agoj en diversaj operaciumoj kaj programaj platformoj: operaciumoj Windows Server 2008, Alma Linux, Ubuntu, Debian, Fedora; interretaj serviloj NginX, Apache, LightSpeed; retejoj WordPress, Drupal, Joomla! (ĉiuj uzas lingvon ASP.NET)[6].

Behzad Ghasemi gajnis la Oran Ŝildon de la Irana Pintkunveno pri Komputila Sekureco de 2023[8].

Sendependa irana ekonomia amaskomunikilo "Asia News" opinias lin "unu el plej potencaj iranaj retpiratoj"[5]. La samon opinias la ĵurnalisto pri komputila sekureco Oliver William[6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Behzad Qasemi, an Iranian cyber activist ("B.Q., irana ciber-aktivisto") (angle). retejo CafehDanesh. Arkivita el la originalo je 2024-09-10. Alirita 2024-09-10.
  2. The Art of Cybersecurity - More than a decade of experience in the world of cyber security with Behzad Qasemi ("La Arto de Komputila Sekureco - Pli ol jardeko da sperto en la mondo de komputila sekureco kun B. Q.") (angle). Iran Press News Agency ("Irana Gazetara Novaĵagentejo") (2023-04-26). Arkivita el la originalo je 2024-06-25. Alirita 2024-09-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 بهزاد قاسمی، هکری جوان با قدمتی دیرینه (artikolo "Behzad Qasemi, juna retpirato kun longa historio") (perse). روزنامه آسیا (retejo "Asia news"), arkivigite la 9-an de januaro 2024. Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-09-09.
  4. 4,0 4,1 مصاحبه‌ای با بهزاد قاسمی، کارشناسی امنیت سایبری ایرانی ("intervjuo kun Behzad Qasemi, irana fakulo pri komputilreta sekureco") (perse). Iran Cyber News Agency ("Irana Agentejo pri Komputilretaj Novaĵoj"), arkivigite la 9-an de januaro 2024. Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-09-10.
  5. 5,0 5,1 5,2 «طوفان الاقصی سایبری»، آغاز حملات سایبری توسط هکرهای حامی فلسطین («Al-Aksa-ciberŝtormo», la komenco de ciberatakoj de por-palestinaj retpiratoj) (perse). روزنامه آسیا (retejo "Asia news"), arkivigite la 1-an de marto 2024. Arkivita el la originalo je 2024-03-01. Alirita 2024-01-06.
  6. 6,0 6,1 6,2 Oliver William. Behzad Qasemi, an Iranian hacker, a supporter of humanity ("B. Q., irana retpirato, subtenemulo de humaneco") (angle). cybersecuritytalk.medium.com (2023-10-30). Arkivita el la originalo je 2024-09-10. Alirita 2024-09-10.
  7. retejo de la notita usona amaskomunikila grupo SCM en Florido (angle)
  8. Iran Cybersecurity Summit 2023 held at Tehran's Iran Mall ("Irana Pintkunveno pri Komputila Sekureco de 2023 okazigita ĉe Irana Butikcentro de Teherano", 2024-01-08) (angle). Iran Press News Agency ("Irana Gazetara Novaĵagentejo"). Arkivita el la originalo je 2024-06-20. Alirita 2024-09-10.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]