Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litovel. Pri burgo de la sama nomo temas artikolo Bouzov (burgo), pri municipo en regiono de Chrudim temas artikolo Bousov.
Bouzov estas municipo en meza Moravio en Ĉeĥio, situanta 8,5 km sudokcidente de urbo Mohelnice kaj 13,5 km okcidente de urbo Litovel. Vivas ĉi tie 1 594 loĝantoj (2024).
Municipo Bouzov troviĝas en nordorienta parto de distrikto Olomouc. Ĝi apartenas al serĉataj lokoj en tiu ĉi regiono. Dominaĵon de la vilaĝo kaj de ties ĉirkaŭaĵo kreas majesta burgo Bouzov. La burgo akiris nuntempan romantikan aspekton dum alikonstruo en la 19-a kaj la 20-a jarcentŝanĝoj, kiun igis fari arkiduko Eŭgenio Habsburga, grandmajstro de Ordeno de germanaj kavaliroj (tiama proprumanto de la burgo).