Christian Bale
Etoso
Christian Bale - naskiĝis la 30-an de januaro 1974 en la vilaĝo Haverfordwest, Pembrokeshire, Kimrio, Britio, do nun 50-jara - estas brita aktoro.
Inter multaj aliaj filmoj, li ankaŭ konatiĝis pro lia partopreno en la internacia projekto pri porinfana kineja filmo Mio, mia Mio (svede Mio, min Mio, ruse Мио, мой Мио, latinlitere Mio, moj Mio) filmita en 1986 kaj publikigita en 1987, filma adapto de fama infana romano de Astrid Lindgren. En tiu, por li unua filma aktorado li estis 12-jara knabo.