Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Dezerto de Lompul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezerto de Lompul
dezerto [+]

LandoSenegalo
Koordinatoj15° 27′ 45″ N, 16° 41′ 17″ U (mapo)15.4624-16.688Koordinatoj: 15° 27′ 45″ N, 16° 41′ 17″ U (mapo)

Dezerto de Lompul (Senegalo)
Dezerto de Lompul (Senegalo)
DEC
Map
Dezerto de Lompul
Vikimedia Komunejo:  Lompoul Desert [+]
vdr
Dunoj en la Dezerto de Lompul.

La Dezerto de Lompul estas malvasta dezerteto en la nordokcidento de Senegalo, mezvoje inter Dakaro kaj Saint-Louis (Ndar).

Specifaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la regiono de Luga, 10 km for de la Atlantiko, inter Lompoul-sur-mer kaj Kebemer.

La dezerto kovras 18 km². La dunoj povas atingi altecon de 40 ĝis 50 m. La sablo havas la koloron de okro, foje eĉ ruĝan kaj estas tre fajna. Vegetaĵaro malabundegas.

Kamparo ĉe piedo de dunoj.

La Dezerto de Lompul estas pli kaj pli vizitata de turistoj, ĉar ĝi donas jam antaŭguston de la grandaj dezertoj pli nordaj, en Maŭritanio. Ekskursoj ĝenerale startas en Saint-Louis. Tranoktado estas aranĝata en kamparoj de "ĥaimaoj" (khaïma - tendo maŭritania).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]