Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Ejfelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ejfelo
Geografia regiono

LandoGermanio

Supermara alteco747 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 25′ 2″ N, 6° 48′ 47″ O (mapo)50.4171055555566.8130527777778Koordinatoj: 50° 25′ 2″ N, 6° 48′ 47″ O (mapo)
Plej alta punktoHohe Acht [+]
Akvokolektejo5 300 km² (530 000 ha) [+]
Areo5 300 km² (530 000 ha) [+]

Materialovulkana petro, ardezo, kalkoŝtono, kvarcito, grejso, bazalto [+]

Ejfelo (Tero)
Ejfelo (Tero)
mapo pri la Ejfelo

Ejfelo (Rejnland-Palatinato)
Ejfelo (Rejnland-Palatinato)
DEC

Map
Ejfelo
Vikimedia Komunejo:  Eifel [+]
vdr
Geografia situo de la Eifel en Germanio

Eifel - germana prononco [AJfel] - aŭ esperante Ejfelo[1] estas la nomo de mezalta montaro, kiu situas en la okcidenta parto de Germanio inter Aachen en la nordo, Trier en la sudo kaj Koblenz oriente. La montaro geologie estas parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj iuj aŭtoroj priskribas ĝin kiel la germana parto de la mezmontaro Ardenoj.

Ĝin limigas oriente kaj sude la valoj de la Rejno (oriente de ĝi najbaras la montara regiono Westerwald) kaj de la Mozelo (sudoriente de ĝi najbaras la montara regiono Hunsrück). Okcidente ĝi transiras al la Ardenoj en Belgio kaj Luksemburgio kaj al la Ösling en Luksemburgio.

La montaro havas vulkanan devenon, kaj en satelitaj bildoj plurloke oni vidas tutrondajn lagojn, kiuj fakte estas eksaj vulkanaj krateroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi komponiĝas el diversaj montaroj kiaj Ahrgebirge.

La monto Ernstberg (ankaŭ nomata Erensberg aŭ Erresberg) apud Hinterweiler estas kun sia alteco de 699,8 m super marnivelo la plej alta monto de la vulkana okcidenta Ejfelo kaj la dua plej alta monto de la mezmontaro Ejfelo, kies plej alta monto estas Hohe Acht (alteco 746,9 m).

La monto Scharteberg estas 691,4 m alta monto apud Kirchweiler en la distrikto Vulkaneifel kaj unu el la plej altaj montoj en la regiono Ejfelo.

La Schneifel aŭ Schnee-Eifel maksimume 699,1 m estas alta montoĉeno en la distrikto Bitburg-Prüm kaj distrikto Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas parto de la mezmontaro Ejfelo.

La Rockeskyller Kopf (elparolu: rokeskIler kopf) estas 554.6 m alta monto apud Rockeskyll en Rejnland-palatinata distrikto Vulkaneifel en Eifel. Ĝi estas estinginta vulkano.

La Hoher List estas la nomo de 549,1 m alta tavolvulkano proksime de la urbo Daun en la mezmontaro Eifel.

La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.

Aliaj montoj estas Prümscheid,

Subdivido de la regiono

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • D´hein: Natur- und Kulturführer Vulkanland Eifel. Mit 26 Stationen der "Deutschen Vulkanstraße". Gaasterland Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8
  • Rolf Purpar: Reisebuch Nordeifel, Meyer & Meyer Verlag, Aachen, 1992, antiquarisch
  • Andreas Stieglitz, Ingrid Retterath: Polyglott on tour: Eifel, München 2006, ISBN 3-493-56629-8
  • Ingrid Retterath: Eifel mit Kindern, pmv Frankfurt 2004, ISBN 3-89859-408-4
  • Helmut Dumler: Wandern mit Kindern - Eifel, Bruckmann 2003, ISBN 3-7654-3993-2
  • Matthias Zender: Sagen und Geschichten aus der Westeifel. Bonn 1934 (3-a eldono 1980)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Rigardu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]