Fernando Trueba
Fernando Trueba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Rodriguez Trueba |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1955 (69-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Familio | |
Frat(in)oj | David Trueba kaj Máximo Trueba (en) |
Edz(in)o | Cristina Huete (en) |
Infano | Jonás Trueba (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro filmproduktoro scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.fernandotrueba.com/ |
Fernando TRUEBA, (naskiĝis la 18-an de januaro 1955 en Madrido) estas hispana kina reĝisoro, produktoro kaj scenaristo.
Li ekstudis en Informoscienca Fakultato, ĉar la Kina Oficiala Lernejo estis fermita en 1976. Li ekkarieris kiel kinkritikisto por ĵurnalo El País kaj gazeto La Guía del Ocio. Li ekfamiĝis pro sia unua filmo, taŭge nomita Ópera prima (Unua verko, 1980), kiu ege sukcesis.[1]
En 1985 denove sukcesis per la komedia filmo Sé infiel y no mires con quién (Estu perfida, ne gravas kun kiu) protagonistigita, inter aliaj, de Ana Belén, Carmen Maura kaj Antonio Resines, adaptaĵo de teatraĵo. En 1986 li faris El año de las luces (La lumjaro), kiu ricevis Arĝentan Urson en la Berlinale.
En 1988 li estis prezidanto de la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio, kiu atribuas ĉiujare la Goja-premiojn. En 1989 li filmis El sueño del mono loco (La sonĝo de la freneza simio), kun du internaciaj steluloj: nome Jeff Goldblum kaj Miranda Richardson. En 1992 lia filmo Belle époque estis premiita per naŭ Goja-premioj, al plej bona filmo, plej bona reĝisoro kaj plej bona aktorino (Ariadna Gil). En 1993 tiu filmo ricevis la Oskar-premion al la plej bona filmo neanglalingva.
En 1994 li reĝisoris Two Much kun Antonio Banderas, Melanie Griffith kaj Daryl Hannah. Tiu komedio ne multe sukcesis, sed en 1998 Trueba atingis novan sukceson pere de La niña de tus ojos, kun Penélope Cruz, kiu ricevis sep Goja-premiojn, inter kiuj Goja al la plej bona filmo.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Ópera prima (1980)
- Sal gorda (1983),
- El año de las luces (1986)
- El sueño del mono loco (1989).
- Belle époque (1992)
- Two Much (1994)
- La niña de tus ojos (1998)
- Calle 54 (2000)
- El embrujo de Shanghai (2002)
- El milagro de Candeal (2004)
- El baile de la Victoria (2009)
- Chico y Rita (2010)
- El artista y la modelo (2012)
- La reina de España (2016)
- El olvido que seremos (2020)
Premioj
[redakti | redakti fonton]Li ricevis:
- Tri Goja-premiojn kiel plej bona reĝisoro pro:
- 1990 - El sueño del mono loco
- 1993 - Belle époque
- 1999 - La niña de tus ojos
- Oskar-premion:
- 1994 - Plej bona neanglalingva filmo pro Belle époque
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Blanco, Miguel (25a de oktobro 2017). «¿QUIÉN ES FERNANDO TRUEBA?». revistafilm.com. Konsultita la 3an de junio 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Trueba Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine (en la hispana)
- Fernando Trueba en imdb.com