Hungara Esperanto-Junularo
Aspekto
(Alidirektita el HEJ)
Hungara Esperanto-Junularo | |
---|---|
Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség | |
Lando | Hungario |
Fondiĝo | memstara asocio en 1990, antaŭe parto de HEA |
Interretejo | www |
La Hungara Esperanto-Junularo, mallongigite HEJ (hungare: MIESZ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség) estas asocio por Esperanto-parolantaj hungaraj junuloj. HEJ fariĝis kiel memstara asocio en 1990, eksiĝinte el la Hungaria Esperanto-Asocio.
Ĝia plej grava celo estas
- ebligi la membrojn por aliĝi en la hejmlandan kaj internacian Esperanto-vivon.
Aliaj celoj estas
- satigi la proprajn bezonojn de la Esperanto-parolantaj junuloj
- reprezenti la interesojn ĉe aliaj organizoj kaj institucioj
- reprezenti la membrojn al hungaraj (OGYIP, NIOK) kaj internaciaj (TEJO, UEA) ombrel-organizoj
- klerigi junularajn gvidantojn
- kunlabori kun ne-esperantistaj organizaĵoj por komunaj celoj de la junularo.
HEJ ĉiujare organizas la popularan Internacian Junularan Semajnon en malsama urbo en Hungario, kun junuloj el diversaj landoj de la Tero. En 2017 ĝi okazis la 30-an fojon.
La Paĝio
[redakti | redakti fonton]La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.