Hinojos
Hinojos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21740 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Naranjo (Izquierda Unida) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 926 (2010) | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 18′ N, 6° 23′ U (mapo)37.2918341-6.3785638Koordinatoj: 37° 18′ N, 6° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 90 m [+] | ||
Areo | 321 km² (32 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hinojos [+] | |||
Hinojos [inOĥos] (Fenkoloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas Hinojeros. La censita populacio en 2010 estis 3 926 loĝantoj kaj la denseco estas 12,23 loĝ./km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Hinojos estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 90 m; je 59 km el Onubo, provinca ĉefurbo kaj je 42 km (pli proksime) el la regiona ĉefurbo, Sevilo; la ŝtata ĉefurbo Madrido estas je 570 km. La areo de ties teritorio estas de 321 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
La plej proksimaj municipoj estas Almonte, Pilas, Chucena kaj Villamanrique de la Condesa.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (olivoj por manĝo, ne por oleo) kaj brutobredado. Estas iom da industrio kun entrepreno pri purigiloj.
Krome tiu municipo posedas grandan medinaturan riĉon kun plej parto de la marmarĉo (rivermarĉo) kaj granda parto de la nacia parko de Doñana. Tie vintrumas anseroj kaj gruoj, dum printempe trapasas tiun teritorion miloj de migrantaj birdospecioj, kiaj ibisoj, ardeoj, kotoloĝantoj ktp. Proksime estas linkoj.
Multaj el la pilgrimantoj al la Pilgrimado de El Rocío devas trapasi tiujn naturajn mediterenojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hinojos Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine en la Sistemo de Informaro Multiteritoria de Andaluzio
- Distrejo El Merendero (Los Centenales) en la municipa teritorio de Hinojos
- Hinojos Multimedia Arkivigite je 2011-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Arto
|