Villarrasa
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villarrasa (stacidomo). |
Villarrasa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21850 | ||
Retpaĝaro | www.villarrasa.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ildefonso Martín Barranca (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 170 (2010) | ||
Loĝdenso | 30,14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 6° 36′ U (mapo)37.3880086-6.6054262Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m [+] | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarrasa [+] | |||
Villarrasa estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Ĝi estas bone komunikita per aŭtoŝoseo kaj fervojo inter Onubo kaj Sevilo.
Inter elstaraj vilaĝanoj menciindas Alfonso García de Matamoros, humanisto de la Renesanco kiu estis rektoro de la Universitato de Alcalá de Henares.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas villarraseros. La censita populacio en 2010 estis 2170 loĝantoj kaj la denseco estas 30,14 loĝ./km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Villarrasa estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 75 m; je 37 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 72 km².
La geografiaj koordinatoj estas 37º 23' N, 6º 36' Ok.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo ege fruktodona (cerealoj, vitoj kaj olivoj; per irigacio, fruktarboj) kaj brutobredado (kortobirdobredado).
En la industrio (malgrandaj entreprenoj pri nutrado aŭ aliaj) laboras 12 % de la laboristaro.
En servoj (ĉefe komerco) laboras 33 %.
Historio
[redakti | redakti fonton]Restaĵoj de Ĥalkolitiko, romiaj, arabaj, ktp.
Post la konkero fare de kristanoj en la dua duono de la 13a jarcento ĝi apartenis al la Graflando de Niebla, kontraŭ kiu insurekciis komence de la 17a jarcento, sed ne sendependiĝis ĝis post du jarcentoj.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejoj kaj ermitejoj kun elementoj de novmudeĥaro, baroko, ktp..
- Surstrataj krucoj kie oni festas maje.
- Kamparfesto de la 22a de januaro.
- Religiaj procezioj.
- Foiro aŭguste.
- Natural lokoj kaj kverkarbaroj, ĉefe Gadea ĉe la ruĝaj akvoj de rivero Tinto kaj muelejoj.
- Ruraj domoj, stratoj kaj kvartaloj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Villarrasa Arkivigite je 2007-02-08 per la retarkivo Wayback Machine - Sistemo de Informaro Multiteritoria de Andaluzio
- Santa Cruz de Arriba - Oficiala retejo de religia asocio
- Santa Cruz del Campo Arkivigite je 2019-02-06 per la retarkivo Wayback Machine - Oficiala retejo de religia asocio
|