Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Ivan Cankar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Cankar
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1876 (1876-05-10)
en Vrhnika
Morto 11-an de decembro 1918 (1918-12-11) (42-jaraĝa)
en Ljubljano
Mortis per Hispana gripo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Žale Central Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ivan Cankar
Profesio
Okupo poeto
eseisto
dramaturgo
politikisto
verkisto
romanisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Cankar (Pri tiu ĉi sono Prononco, naskiĝis la 10-an de majo 1876, mortis la 11-an de decembro 1918) estis slovena verkisto, dramisto, eseisto, poeto kaj politika aktivulo. Kune kun Otón Zupancic, Dragotin Kette kaj Josip Murn, li konsideriĝas la komencanto de modernismo en slovena literaturo. Li estas rigardata kiel la plej granda verkisto en la slovena lingvo, kaj fojfoje komparatas al Franz Kafka kaj James Joyce.

Lia unupersona teatraĵo Taso da kafo en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentita kadre de la 53-a UK 1968 en Madrido, Hispanio, fare de la aktoro Srdjan Flego de la Internacia Arta Teatro.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Post “La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ, nun venas belega eldono de Servulrajto, en ses kantoj kun prologo kaj epilogo. La enhavo pritraktas la baraktojn de maljuna servulo Jernej, eldomigita post 40-jara fidela servado, kiu batalas por sia servulrajto, sed ĉie renkontas mokon kaj forpuŝon anstataŭ subteno. Fine li forbruligas la mastrodomon.

Ni angloj scias malmulton pri la balkanaj popoloj kaj ties moroj, sed pere de Esperanto kaj libroj kia la nuna, disponiĝas al ni scio alie ne facile akirebla. La tradukinton oni devas gratuli pri tasko majstre plenumita, kaj la eldonistoj rajtas fieri pri volumo, kies arta eksteraĵo neniel trompas la internaĵon. La preso estas bonega, la kovrilo okulfrapa. Unu afero meritas atenton : la neuzo de apostrofo, kie mankas la finaĵo “o” . Unuavide ĝi aspektas iom stranga, tamen ne malplaĉa. Ekzemple— Kien via voj, servul amika ? Sed malplaĉas la uzo de la litero “l” sole staranta: ekz., Kurba l korpo kaj balbuta l lango kaj Larĝa sojlo, malfermita l pordo.

La libro estas rekomendinda al ĉiu, kiun plaĉas versforma literaturo. 
— R.J.Y.La Brita Esperantisto - Numero 344, Decembro (1933)