10-a de majo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de majo estas la 130-a tago de la jaro (la 131-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 235 tagoj restas.
Je la 10-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -28: Unua observado de sunmakuloj fare de ĉinaj astronomoj en la dinastio Han
- 70: Unua Juda-Romia Milito: Romia Imperio komencis sieĝon de Jerusalemo
- 1222: Přemysl Otakar la 1-a etendis konkordaton al ĉiuj ĉeĥaj ekleziaj oficoj
- 1479: Papo Siksto la 4-a en buleo Ea quae rekomendis ĉiutagan preĝon de rozario
- 1503: Kristoforo Kolumbo malkovris Kajmanan Insularon
- 1508: Mikelanĝelo komencis pentri freskojn en la Siksta Kapelo
- 1534: Franca esploristo Jacques Cartier malkovris Novlandon
- 1612: Ŝaho Jahano, posta imperiestro de la islama mogola dinastio en Barato, nuptis sian trian edzinon, post kies morto li ordonis konstrui maŭzoleon Taĝ-Mahalo en Agra
- 1638: Venonta pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro estis arestita en Francio kun riproĉo de spionado favore al Hispanio
- 1655: Britoj komencis invadon al hispana Jamajko okupaciante ĝin la venontan tagon
- 1774: Ludoviko la 16-a iĝis reĝo de Francio
- 1775: Pensilvanio: en Filadelfio okazis la Dua Kontinenta Kongreso
- 1796: La 1-a kontraŭfranca koalicio: venko de franca armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Lodi
- 1801: Berberaj piratoj de Tripolo deklaris militon al Usono
- 1804: Britio: la dua kabineto de William Pitt ekfunkciis
- 1811: En Anglio estis enkondukita fidata mono
- 1820: En Kongresa Pollando oni suspendis liberecon de kunvenoj kaj malpermesis agadon de framasonismo
- 1824: Britio: inaŭguro de Nacia Galerio en Londono
- 1831: Insurekcio Novembra ribelo: senrezulta batalo de Lubartów; komenco de la batalo de Palanga kontraŭ la Rusia Imperio
- 1837: Novjorkaj bankoj bankrotis kaj senlaboreco iĝis plej alta - la epizodo estis nomata paniko de 1837
- 1844: Ĉefurbo de Kanado translokiĝis de Kingston al Montrealo
- 1857: Brita Hindio: ribelo de Sipajoj kontraŭ Brita Orienthinda Kompanio komenciĝis
- 1857: Senhoma Insulo Lisianski estis ligita al Reĝlando Havajo
- 1861: Unua fervojlinio en Litovio Kaŭno-Virbalis ekfunkciis
- 1866: Karolo la 1-a ĵuris en parlamento kiel reganto de Rumanio
- 1868: Politika kunveno sur la monto Říp, kie kolektiĝis ĉirkaŭ 20 000 homoj, kiuj postulis justecon por ĉeĥoj en Aŭstrio
- 1871: Francia-Prusia Milito: subskribo de pactraktato en Frankfurto ĉe Majno - Dua Franca Imperio perdis Alzacon kaj Lorenon
- 1883: En Kanado okazis unua operacio foriganta apendicon
- 1893: En Krakovo fondiĝis unua pola klubo pri ŝako
- 1916: Vojaĝo de James Caird: Ernest Shackleton kun kvin kunuloj alvenis al la Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj post navigo de 1 500 km en savboato
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: al Bjalistoko aliĝis 13 ĉirkaŭaj vilaĝoj
- 1920: komenciĝis ĝenerala striko de la pola malplimulto en supra Silezio, inter la unua (en aŭgusto 1919) kaj la dua Silezia Ribelo (en aŭgusto 1920)
- 1921: En la Germana Regno kreiĝis unua registaro de Joseph Wirth
- 1922: Pollando: en Gdynia, parto de Pollando nur ekde 1920, fondiĝis mararmea ŝipfarejo
- 1922: Usono aneksis Kingmanrifon
- 1924: J. Edgar Hoover iĝis direktoro de la Federacia Oficejo de Enketado (FBI)
- 1926: Pollando: tria registaro de Wincenty Witos kreiĝis - ekde la komenco akre kritikata de la adeptoj de Józef Piłsudski
- 1930: Formiĝis Ĉukotka aŭtonoma distrikto en la pleja nordoriento de Sovetunio.
- 1932: La kanto Wilhelmus oficialiĝis kiel nacia himno de Nederlando
- 1933: Antaŭ Berlina operejo la nazia partio bruligis librojn de judaj kaj maldekstraj aŭtoroj - la bruligado de ne-naziaj libroj okazis en 22 universitataj urboj de la Tria Regno; Aŭstrofaŝisma registaro de Engelbert Dollfuss nuligis federacian, landan kaj komunuman balotojn en Aŭstrio
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: la armeo de nazia Germanio atakis Francion kaj frumatene transpaŝis landlimojn de neŭtralaj ŝtatoj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo - fino de la stranga milito; Pollando: de la distriktoj Rypin kaj Lipno Gestapo deportis ĉ. 200 polajn pastrojn al koncentrejoj; en urbo de Lodzio estis establita geto por judoj; brita armeo invadis Islandon; Churchill iĝis ĉefministro de Britio anstataŭante Chamberlain
- 1941: anstataŭanto de Hitler Rudolf Hess flugis en ĉasaviadilo al Skotlando, kie li paraŝutis kaj estis arestita; raketmotora ĉasaviadilo Messerschmitt Me 163 unuafoje transiris rapidecsojlon de 1000 km/h
- 1944: en Jugoslavio pola 5-a bataliono de la 14-a Mezbosnia Brigado unuafoje batalis kontraŭ la germana armeo apud la rivero Vrbas
- 1945: Kapitulaco de nazia Germanio: lastaj germanaj taĉmentoj kapitulacis sur la terlango Hel kaj sur Vistula sablejo de la Golfo de Gdansko; pro rifuzo de kapitulaco fare de germana armea grupo "Mezo" la trupoj de la 1-a, 2-a kaj 4-a sovetia Ukraina Fronto daŭrigis batalon en Ĉeĥio kaj Moravio; taĉmentoj de la 2-a pola armeo konkeris Mělník en Ĉeĥoslovakio; en Aŭstrio trupoj de 3-a sovetia Ukraina Fronto prenis Waidhofen kaj Leoben, kaj okcidente de Graz ligiĝis kun la brita 8-a armeo; en Slovenio unuoj de jugoslavia 3-a kaj bulgara 1-a armeo liberigis la urbon Maribor; Klement Gottwald revenis de Sovetunio al Prago kiel vicĉefministro de la ĉeĥoslovaka registaro; al Ratibor (postmilite Racibórz) alvenis ĉeĥaj armeanoj por ekposedi la urbon kun ĉirkaŭaĵoj; al Pollando revenis el Brandenburgio la 1-a miksita aviada korpuso
- 1948: Dum unua araba-israela milito israelaj taĉmentoj konkeris Safed
- 1949: Bonn iĝis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio
- 1950: Aŭtomobila fabrikanto SEAT estis fondita en Barcelono de la hispana ŝtata firmao Instituto nacia de la industrio, bankoj kaj la itala Fiat-grupo
- Stalinismo
- 1951: Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio pretigis liston de libroj forigendaj el bibliotekoj
- 1956: Unu el la plej sukcesaj muzikistoj de la intermilita Ĉeĥoslovakio, R. A. Dvorský estis liberigita pro grava malsano — kondamnita al 5 jaroj da mallibero pro planita fuĝo el la respubliko
- 1964: Pollando: ene de koncentrejo Treblinka, kie kadre de Operaco Reinhardt murdiĝis preskaŭ 900 mil judoj, ekstaris monumento
- 1965: Malfermo de la Muzeo de Israelo en Jerusalemo
- 1967: Nederlanda futbalklubo Alkmaar Zaanstreek fondiĝis
- 1973: Politika-milita movado Fronto Polisario fondiĝis por liberigi Okcidentan Saharon
- 1977: Pollando: Komitato por Defendo de Laboristoj publike anoncis fondon de la Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR - dum pli ol kvar jaroj oni dokumentis kelkcent kazojn de rompado de homrajtoj fare de polaj aŭtoritatoj
- 1978: Pollando: apud Opole Lubelskie, en Emilcin laŭdire surteriĝis Nifo - oktobre 2005 en la vilaĝo ekstaris monumento
- 1979: Formiĝis ŝtato Federacio de Mikronezio
- 1981: Pollando: unua malkaŝa vendado de samizdatoj en Pollando, organizita en Varsovia Politekniko i.a. de Sendependa Asocio de Studentoj
- 1981: Kvina Respubliko de Francio: en prezidenta balotado venkis la unuan fojon socialisto François Mitterrand
- 1988: Michel Rocard iĝis ĉefministro de Francio
- 1988: Pollando: dum silenta manifestacio en Gdańsk finiĝis plursemajna ondo de strikoj de ŝipfaristoj por reveno de eksterleĝigita Solidareco, apogite de la pola katolika episkoparo - laŭ ordono de generalo Jaruzelski milico nokte la 5-an de majo milico atakis la strikantojn
- 1990: Revolucioj de 1989
- Pollando: malfondo de Sekureca Servo por spionado de la loĝantaro - aŭguste 1989 en ĝi laboris 23,4 mil funkciuloj, kiuj kontrolis 90 mil sekretajn kunlaborantojn
- Ĉeĥio: tri teologiaj fakultatoj estis enkondukitaj al Universitato de Karolo en Prago
- 1993: En Kirgizio aperis nova valuto - kirgiza somo
- 1994: Nelson Mandela fariĝis unua nigrahaŭta prezidento de la Respubliko Sud-Afriko
- 1994: Silvio Berlusconi formis sian unuan registaron
- 1995: En Taĝikio estis enkondukita taĝika rublo - oktobre 2000 anstataŭigita per taĝika somonio
- 1997: Ĥorasano: Tertremo de Qaen mortigis 1567 homojn
- 1997: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan pilgrimadon al Libano
- 2004: Gloria Macapagal-Arroyo denove gajnis prezidentan balotadon en Filipinoj
- 2005: Berlino: malfermo de Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo
- 2005: Video kun la rolulo Leeroy Jenkins de interreta rola videoludo Mondo de Militarto estis publikigita en Interreto disvolviĝante en interreta fenomeno
- 2006: En Palestino gvidantoj de la du ĉefaj arabaj movadoj "Hamas" kaj "Fath" interkonsentis pri ĉeso de interbataloj kaj pri kunlaboro en politikaj kadroj
- 2006: Francio: unua tago de la rememoro pri abolo de la sklaveco
- 2006: Giorgio Napolitano iĝis prezidento de Italio
- 2010: Benigno Aquino la 3-a gajnis prezidentan balotadon en Filipinoj
- 2012: En enlanda milito en Sirio rezulte de eksplodo de du bomboj en Damasko 55 personoj pereis kaj 372 vudiĝis
- 2013: Estinta prezidento de Gvatemalo Efraín Ríos Montt estis agnoskita kulpa pri krimoj kontraŭ la homeco kune kun genocido kaj kondamnita al 80-jara mallibero
- 2013: Novjorko: spajro, la lasta elemento de One World Trade Center, levigis la konstruaĵon ĝis la plej alta en Okcidenta duonglobo - 1776 futoj (541 m)
- 2015: Prezidentaj balotoj en Pollando: la duan etapon eniris Andrzej Duda kaj reelektiĝanta Bronisław Komorowski
- 2016: 3 personoj pereis kaj 45 vundiĝis en eksplodo de bombaŭto en la urbo Dijarbakiro en sud-orienta Turkio
- 2018: Gvidanto de Fidesz, Viktor Orbán refoje ĵuriĝis kiel ĉefministro de Hungario
- 2022: Katalin Novák, kiel unua virino, iĝis prezidento de Hungario
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Izjum sub marte pripafita 5-etaĝa domo oni malkovris 44 korpojn de ties loĝantoj; prezidento de Usono subskribis novan Lend-Lease ebligantan rapidan armean kaj financan helpon de 33 mld da usonaj dolaroj al Ukrainio; Japanio sankciigis 70 firmaojn kaj 130 rusiajn politikistojn, interalie ĉefministron de Rusio kaj gvidantojn de separistaj respublikoj sur la teritorio de Ukrainio;
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 213: Klaŭdio la Gota, imperiestro de Romio (m. 270)
- 850: Seiwa, imperiestro de Japanio (m. 881)
- 1521: Johano Ernesto (Saksio-Koburgo), germana duko
- 1746: Gaspard Monge, franca matematikisto, fizikisto, kemiisto kaj politikisto de la Francaj revolucioj (m. 1818)
- 1748: Louis Jean Pierre Vieillot, franca ornitologo laboranta en Karibio kaj Nordameriko, esploranta plumaron (m. 1831)
- 1760: Johann Peter Hebel, germana poeto, verkanta en alemana lingvo (m. 1826)
- 1760: Claude Joseph Rouget de Lisle, franca kapitano kaj poeto, aŭtoro de Marseljezo (m. 1836)
- 1788: Augustin Fresnel, franca inĝeniero kaj fizikisto, malkovrinto kaj klariginto de polarizado (m. 1827)
- 1814: Luigi Bisi, itala pentristo okupiĝanta pri perspektivo (m. 1886)
- 1816: Friedrich Gerstäcker, germana verkisto priskribinta siajn aventuraĵojn tra Usono, Suda Ameriko kaj Aŭstralio, esperantigata de Teodor Jung (m. 1872)
- 1821: Baldassarre Boncompagni, itala nobelo, historiisto de matematiko (m. 1894)
- 1838: John Wilkes Booth, usona aktoro, murdisto de Abraham Lincoln (m. 1865)
- 1840: Haĝi Dimitro, bulgara revoluciulo, memorigita de Ĥristo Botev (m. 1868)
- 1843: Benito Pérez Galdós, hispana verkisto, realisma romanisto (m. 1920)
- 1849: Sigmund Pick, ĉeĥa komercisto
- 1855: Juktesvar Giri, barata jogano kaj Veda astrologo, kies guruo estis Lahiri Mahasaja (m. 1936)
- 1872: Marcel Mauss, franca socisciencisto kaj antropologo (m. 1950)
- 1874: Moseo Schorr, pola orientalisto, rabeno, senatano, spertulo pri babilona leĝaro, reprezaliita (m. 1941)
- 1876: Ivan Cankar, slovena verkisto, ĉefreprezentanto de la slovena literaturo, de kiu teatraĵo estis prezentita en Internacia Arta Teatro dum la UK 1968 (m. 1918)
- 1878: Gustav Stresemann, germana kanceliero Nobelpremiita pri paco (m. 1929)
- 1879: Simon Petljura, prezidento de Ukraina Popola Respubliko, murdita (m. 1926)
- 1883: Janka Maŭr, belorusa soveta verkisto, tradukisto kaj esperantisto (m. 1971)
- 1886: Olaf Stapledon, brita filozofo kaj sciencfikcia verkisto (m. 1950)
- 1886: Karl Barth, svisa teologo, kalvinano kontraŭa al antaŭdestinismo (m. 1968)
- 1890: Alfred Jodl, generalo de Wehrmacht, konsilanto de Adolf Hitler, militkrimulo (m. 1946)
- 1891: Johann Schroffner, aŭstra romkatolika pastro kaj martiro
- 1897: Einar Gerhardsen, ĉefministro de Norvegio kontribuinta postmilite al la sociala ŝtato (m. 1987)
- 1899: Fred Astaire, usona kantisto, dancisto kaj aktoro (m. 1987)
- 1900: Cecilia Payne-Gaposchkin, angla-usona astronomino (m. 1979)
- 1902: David O. Selznick, usona kin-produktoro, scenaristo kaj filmostudia estro (n. 1965)
- 1910: Bronisława Wajs - Papuŝa, cigana poetino el Pollando, popularigita de Jerzy Ficowski (m. 1987)
- 1919: Tibor Sárai, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1995)
- 1920: Béla Ferencz P. Ervin, rumania hungara franciskano
- 1923: Hejdar Alijev, azerbajĝana politikisto (m. 2003)
- 1927: Ladislav Hejdánek, ĉeĥa filozofo, aktivulo de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, kritika disĉiplo de Jan Patočka, unu el parolantoj de Ĉarto 77, disidento (m. 2020)
- 1928: Arnold Rüütel, prezidento de Estonio, iniciatinto de Balta Asembleo
- 1929: Sándor Kányádi, rumania hungara poeto kaj tradukisto
- 1929: Antal Pohl, rumania hungara kuracisto, poeto
- 1930: Ferenc László, rumania hungara sportĵurnalisto (m. 2009)
- 1931: Miroslav Florian, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1996)
- 1931: Ettore Scola, itala scenaristo kaj reĝisoro (m. 2016)
- 1936: Josef Überall, germana objekta artisto (m. 2008)
- 1938: Marina Vlady, franca aktorino, edzino de la sovetia bardo Vladimir Visockij
- 1944: Marie-France Pisier, franca reĝisorino, scenaristino kaj aktorino, rolinta en Ŝtelitaj kisoj (m. 2011)
- 1947: Ibby Bentze, hungara pentristino, restarigistino, edzino de Tibor Bentze
- 1947: István Káli, rumania hungara verkisto, redaktoro, libroeldonisto
- 1947: Anna Sobolewska, pola eseistino, kritikistino kaj historiisto de literaturo, okupiĝanta pri spiritecaj travivaĵoj kaj la Down-sindromo
- 1949: Mihály Kornis, hungara verkisto, prezentita en Beletra Almanako
- 1950: György Csaba Borgó, hungara pentristo, grafikisto
- 1952: Sándor Kovács, rumania hungara instruisto, redaktoro
- 1954: László Létay, rumania hungara arkitekto, filo de Lajos Létay
- 1955: Mark David Chapman, usona murdisto de John Lennon
- 1956: Vladislav Listjev, rusia televida ĵurnalisto, murdita (m. 1995)
- 1957: Sid Vicious, angla punka muzikisto, membro de Sex Pistols (m. 1979)
- 1960: Bono Vox, irlanda kantisto de muzikgrupo U2, aganta favore al la Tria mondo, TED-premiito
- 1963: Andrej Grigorjevskij, rusia esperantisto, organizanto de la unua festivalo Esperanto - Lingvo Arta kaj de Lingva Festivalo, iniciatinto de refondiĝo de SEJM, estrarano de TEJO kaj UEA, trifoja prezidanto de la Rusia Esperantista Unio
- 1968: Attila Benő, rumania hungara lingvisto, verkisto
- 1972: Dénes Molnár D., rumania hungara grafikisto
- 1979: Lee Hyori, sudkorea popkantistino
- 1980: Lóránd Ármos, hungara juristo, poeto
- 1982: Zsuzsanna Bíró, rumania hungara pentristino
- 1988: Attila Balogh, rumania hungara reĝisoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 884: Ahmad ibn Tulun, emiro de islama Egiptio kaj Sirio, fondinto de la dinastio Tulunidoj (n. 835)
- 1034: Mjeŝko la 2-a, reĝo de Pollando el dinastio Piastoj, filo de Boleslao la 1-a (n. 990)
- 1482: Paolo dal Pozzo Toscanelli, itala matematikisto, astronomo kaj kosmologo (n. 1397)
- 1521: Sebastian Brant, germana verkisto kaj humanisto latinlingva; enestanta en Germana Antologio (n. 1457)
- 1566: Leonhart Fuchs, germana medicinisto kaj botanikisto priskribinta pli ol 500 plantojn (n. 1501)
- 1569: Juan de Ávila, hispana apostolo de Andaluzio, doktoro de eklezio, mistikulo, katolika sanktulo (n. 1500)
- 1692: George Etherege, angla dramisto, poeto, diplomato (n. ĉirkaŭ 1635)
- 1696: Jean de la Bruyère, franca juristo, verkisto, eseisto kaj moralisto, membro de la Franca Akademio (n. 1645)
- 1707: Johano Ernesto la 3-a, germana duko de Saksio-Vajmaro (n. 1664)
- 1710: Georg Dietrich Leyding, germana komponisto, ano de la Nordgermana Orgenskolo (n. 1664)
- 1723: Meinrad Guggenbichler, svisa skulptisto (n. 1649)
- 1760: Christoph Graupner, germana komponisto de malfrua baroko, lernanto de Johann Kuhnau (n. 1683)
- 1761: Michael Richey, germana poeto, filologo, naturscienculo (n. 1678)
- 1764: Christian Friedrich Henrici, germana poeto kaj libretisto de pluraj kantatoj de Johann Sebastian Bach (n. 1700)
- 1774: Ludoviko la 15-a, reĝo de Francio (n. 1710)
- 1813: Johann Karl Wilhelm Illiger, germana entomologo kaj zoologo (n. 1775)
- 1822: Paolo Ruffini, itala kuracisto kaj matematikisto esplorinta polinomojn (n. 1765)
- 1829: Thomas Young, angla fizikisto, kuracisto kaj egiptologo (n. 1773)
- 1840: Carl Friedrich Christian Steiner, germana arĥitekto (n. 1774)
- 1849: Katsushika Hokusai, japana pentristo kaj kreinto de koloraj lignogravuraĵoj en stilo de ukijo-e (n. 1760)
- 1861: Ernst von Lasaulx, germana filologo kaj politikisto, spertulo pri Majstro Eckhart (n. 1805)
- 1863: Stonewall Jackson, usona generalo en la konfederacia armeo (n. 1824)
- 1884: Charles-Adolphe Wurtz, franca kemiisto, pedagogo, rektoro, esploranta hidrogenon, hidrokarbonidojn, glukozon (n. 1817)
- 1887: Marian Langiewicz, pola generalo, diktatoro de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, elmigrinta al la Otomana imperio (n. 1827)
- 1889: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa nobelo, verkisto, satiristo kaj publicisto (n. 1826)
- 1904: Henry Morton Stanley, usona ĵurnalisto, esploristo de Afriko (n. 1841)
- 1909: Futabatei Shimei, japana verkisto kaj esperantisto, lernanto de Fjodor Postnikov (n. 1864)
- 1909: János Böckh, hungara geologo kaj inĝeniero (n. 1840)
- 1910: Stanislao Cannizzaro, itala kemiisto, profesoro, senatano, malkovrina benzilan alkoholon kaj difininta atomomason (n. 1826)
- 1928: Ivan Merz, kroata filozofo (n. 1896)
- 1933: Selma Kurz, aŭstra operkantistino (soprano) (n. 1874)
- 1938: István Kecskeméthy, hungara orientalisto, lingvisto, tradukisto kaj redaktoro (n. 1864)
- 1945: Konrad Henlein, ĉeĥa-germana nazia politikisto en Imperia regiono Sudetio (n. 1898)
- 1954: Viktor Papp, hungara primuzika verkisto, membro de la Societo Kisfaludy (n. 1881)
- 1964: Miĥail Larionov, rusa, soveta avangarda pentristo kaj scenaristo (n. 1881)
- 1974: Jenő Gergely, rumania hungara matematikisto, lernolibroverkisto (n. 1896)
- 1977: Joan Crawford, usona kina kaj televida aktorino (n. 1904)
- 1979: István Bibó, hungara jurfilozofo, pripolitika-prihistoria verkisto (n. 1911)
- 1979: Louis Paul Boon, belga verkisto kaj pentristo, rete legebla en esperanto (n. 1920)
- 1983: István Metz, rumania hungara medicinhistoriisto, verkisto (n. 1894)
- 1987: Ágnes Kakassy, hungara aktorino, edzino de Lajos Szabó (n. 1941)
- 1989: Dominik Tatarka, slovaka filozofo, prozisto, eseisto kaj tradukisto, reprezentanto de kontraŭkomunisma rezisto en Slovakio, unua gajninto de la premio Jaroslav Seifert (n. 1913)
- 1989: Pál Marosi, hungara geologo, filo de Károly Molter (n. 1925)
- 1994: John Wayne Gacy, usona seria murdisto kaj seksatenculo, ekzekutita (n. 1942)
- 2006: Aleksandr Zinovjev, soveta sociologo kaj filozofo, disidento, ekziligita, aŭtoro de la termino homo sovieticus (n. 1920)
- 2012: Lajos Sylvester, hungara teatrestro, ĵurnalisto, verkisto (n. 1934)
- 2020: Thorkild Grosbøll, dana pastro de luterana eklezio (n. 1948)
- 2022: Leonid Kravĉuk, prezidento de Ukrainio (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Patro Damiano, flandra misiisto, presbitero
- Juan de Ávila, hispana franciskano, mistika verkisto
- Gvatemalo, Meksiko, Salvadoro - Tago de patrinoj
- Festo de la Federacio de Mikronezio
- Pollando: Pola Tago de Saŭno
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 10-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.