Juanes
Juanes | |
---|---|
Dosiero:Juanes-live-02 edit.jpg | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Juan Esteban Aristizábal Vázquez |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1972 (52-jaraĝa) en Carolina del Príncipe |
Edz(in)o | Karen Martínez |
Deveno | Carolina del Príncipe, Antioquia, Colombia |
Ĝenroj | Latina rokmuziko, Latina popmuziko |
Profesio | kantverkisto, Gitaristo |
Instrumentoj | Gitaro |
Aktivaj jaroj | 1988 – nuntempo |
Eldoninto | Universal |
Parencaj temoj |
Ekhymosis |
Retejo | www.juanes.net |
Signifa instrumento | |
Fender Stratocaster Fender Telecaster Godin SA Nylon String Electric Guitar | |
Persona informo | |
Naskonomo | Juan Esteban Aristizábal Vásquez |
Lingvoj | hispana • angla |
Loĝloko | Key Biscayne |
Ŝtataneco | Kolombio |
Alma mater | Pontifika Universitato Bolivarana |
Familio | |
Edz(in)o | Karen Martínez (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto gitaristo komponisto aranĝisto |
TTT | |
Retejo | http://www.juanes.net/ |
Juanes [ĥuanes], kies vera nomo estas Juan Esteban Aristizábal Vázquez, estas mondfama kolombia kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1972 en urbeto Carolina del príncipe Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine [pron.: karolina del prinsipe], kiu situas 104 Km nordoriente de Medellín (1.787 Km surŝosee).
Li ricevis sian unuan gitaron en aĝo de 7 jaroj kaj lernis de la patro kaj pli aĝa frato. Kiam adoleskanto, li ŝatis la metalmuzikon, precipe Metallica. Li fondis la rok-bandon Ekhymosis. Li ludis en la bando 11 jarojn, verkis 7 albumojn. Post tiam Juanes decidis entrepreni solo-karieron, kiu alportis por li internacian trarompon.
Lia plej sukcesa kanto iĝis en 2005 la La Camisa Negra (kie hispane signifas la nigra ĉemizo).
Juanes estis edzo de la kolombia modelino Karen Martínez kaj ili havas du filinojn nomataj Luna kaj Paloma. La paro malgeedziĝis en majo de 2007.
Okazaĵoj
[redakti | redakti fonton]La 12an de oktobro de 2007 Juanes faris koncerton en sia naskurbeto, Carolina del príncipe, okaze de inaŭguro, en la ĉefa urbeta placo, de skulptaĵo en sia honoro. La skulptaĵo, kiu reprezentas la tutan korpon de la kantisto, estis farita de artisto Jorge Vélez Correa, disĉiplo de skulptisto Rodrigo Arenas Betancur, unu el plej gravaj skulptistoj el Kolombio kaj sudameriko. Juanes ne estis realveninta al sia naskurbeto dum 13 jaroj, post la tiea morto de sia patro.
La 22an de oktobro 2007 Juanes prezentis en Novjorko sian tiame lastan verkon: "La vida es un ratico" (trad: "la vivo estas momenteto"), kaj li estis premiita ĉar li superis rekordojn: la popolo elŝutis (laŭleĝe) 6 milionoj da kopioj de sia kanzono "Me enamora", parto el "La vida es un ratico", kaj li estas la unua artisto kiu enmerkatigas hispanlingvan kanzonon en 77 landoj samtempe. Li profitis la okazon por rekonfirmi ke li daŭros kantante nur en Hispana lingvo. "Ni estas en plurkultura epoko" li diras, kaj "la lingvaĵo de muziko estas universala".
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2000 - Fíjate Bien
- 2002 - Un Día Normal
- 2004 - Mi Sangre
- 2007 - La Vida... Es un Ratico ["La vivo estas momenteto"]
- 2010 - P.A.R.C.E.
Kunlaboradoj
[redakti | redakti fonton]- 2003 Fotografía - kun Nelly Furtado
- 2004 La paga - kun Black Eyed Peas
- 2004 Powerless (Say what you want) - hispana versio kun Nelly Furtado
- 2006 Te busqué - kun Nelly Furtado
- 2006 The shadow of your smile - kun Tony Bennett
- 2006 Il mio canto libero kaj Mi libre canción - kun Laura Pausini
- 2007 Nada particular - kun Miguel Bosé
- 2009 Gioia infinita - kun Negrita
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo en la germana Arkivigite je 2006-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo en la hispana