Julio de 2023
Aspekto
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2023:
- Atako de israelaj fortoj en Jenin, kaj specife en la apudan rifuĝejon. Entute, 18 palestinanoj kaj unu israela soldato pereis.
- Mortis ĉeĥa verkisto Milan Kundera.
- En Fukuoka komenciĝas la Monda ĉampionado pri akvosporto, kiu daŭros ĝis la 30-a de julio.
- En Doha, Kataro finiĝas la Azia Pokalo de vira futbalo. Ĝi daŭrus plenan monaton.
- En Aŭstralio kaj Nov-Zelando komenciĝas la Virina Futbala Mondpokalo, kiu same daŭros plenan monaton.
- En Finnlando mortas la naturfotisto Hannu Hautala.
- La Kneset finfine aprobis polemikan leĝon, kiu limigas la povojn de la Supera Kortumo. Ekde januaro, okazas grandaj protestoj kaj strikoj kontraŭ malliberala demokratio.
- Almenaŭ 34 mortoj en Alĝerio pro arbaraj incendioj meze de tro varmegaj temperaturoj.
- En Torino, Italio, komenciĝas la 108-a Universala Kongreso de Esperanto.
- Puĉo en Niĝero: La demokrate-elektita Prezidanto Mohamed Bazoum estis elpostenigita kaj generalo Abdourahamane Tchiani deklaris sin nova estro. Niĝero estas la sesa lando en la Sahelo en kiu okazis puĉo dum la lastaj du jaroj.
- Startis en Torino, Italio la 108-a Universala Kongreso de Esperanto.
- Almenaŭ 35 mortoj en atenco kontraŭ kunsido de islamisma partio islamista en Jar, Pakistano.
- Burkino kaj Malio diris en komuna deklaro ke ili subtenas la nunan registaron de Niĝero kaj avertis, ke kaze de eksterlanda invado al tiu ĉi lando ili konsideros tion kiel atakon kontraŭ si mem kaj forlasos la Ekonomian Komunumon de Okcidentafrikaj Ŝtatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|