Majo de 2023
Aspekto
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en majo 2023:
- En diversaj lokoj de la mondo okazis manifestacioj kadre de la luktado de laboristoj por iliaj rajtoj dum la Unua de Majo.
- Akcidento en ormino de la Departemento Arekipa en suda Peruo rezultis en 27 mortoj.
- Brita kronadceremonio: Reĝo Karlo la 3-a kaj Reĝino Camilla de Britio estas kronitaj en Abatejo Westminster en Londono.
- Nova operaco de Israelo kontraŭ la Palestina Islama Ĝihado en la Gazaa Sektoro.
- Fortaj pluvoj dum unu semajno okazigis pli ol 400 mortojn en Suda Kivuo, en oriento de Demokratia Respubliko Kongo.
- Dum operaco de la armeo de Israelo kontraŭ la Gazaa Sektoro oni mortigis 25 palestinanojn, inter kiuj ses infanojn.
- Loreen de Svedio gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson per la kanto "Tattoo", iĝante la unua virino kiu gajnis la konkurson dufoje.
- En Maŭritanio okazas parlamenta baloto.
- Opozicio venkis en balotado super la partianoj de militistoj en Tajlando.
- Ciklono okazigis gravajn damaĝojn en Birmo, Bangladeŝo kaj nordorienta Barato.
- En Turkio okazas parlamentaj kaj prezidentaj balotoj.
- Fortaj pluvoj okazigis dek kvar mortojn kaj enormajn damaĝojn en la regiono Emilio-Romanjo, Italio.
- Inter la 20-an de majo ĝis la 11an de junio 2023 okazas la 23-a Mondpokalo pri futbalo inter junulaj teamoj (akk Mondialito) de FIFA en Argentino.
- Partio de Xanana Gusmão venkis en balotado en Orienta Timoro.
- Dudek junulinoj mortis pro incendio en lerneja dormoĉambro en Mahdia, Gujano.
- Fama kantistino Tina Turner mortis estante 83-jaraĝa.
- En Hispanio okazas balotoj pri la parlamentoj de 12 el la sume 17 Aŭtonomaj Komunumoj.
- Recep Tayyip Erdogan venkis en prezidenta balotado en Turkio.
- Hispana verkisto Antonio Gala mortis estante 92-jaraĝa.
- En Nederlando okazas balotoj pri la seĝoj en la unua ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando.
- en Latvio okazas prezidanta baloto.
|