Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)
Karolo la 6-a aŭ Karlo la 6-a (naskiĝis la 1-an de oktobro 1685 en Vieno; mortis la 20-an de oktobro 1740 en Vieno) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1711 ĝis sia morto. Krome li estis ankaŭ:
Karlo estis la dua filo de Leopoldo la 1-a, kies unua filo, Jozefo la 1-a, regis antaŭ Karlo.
Li havis tri filinojn, Maria Teresia, Maria Anna kaj Maria Amalie, sed lia sola filo mortis kiel infaneto. Ĉar laŭ la tradicio de la Sankta Romia imperio virinoj ne povis heredi la regadon, li je la 19-a de aprilo 1713 dekretis la Pragmatan Sankcion, laŭ kiu liaj filinoj ne nur ricevis la rajton heredi la regadon, sed eĉ la prioritaton al la filinoj de lia frato Jozefo. La Sankcio krome fiksis, ke la habsburga regno ne estu dividita.
Post la morto de Karlo kelkaj regnoj (Bavario, Francio, Prusio, Saksio) kontestis la Sankcion, per kio ekestis la Aŭstria Hered-Vica Milito (Aŭstria Sukcedo-Milito). Post tiu milito la Dua Paco-Traktato de Aĥeno en 1848 agnoskis la regadon de Maria Terezo; jam en 1845 Francisko la 1-a Stefano, la edzo de Maria Terezo, estis elektita kiel Imperiestro de la Sankta Romia imperio.
Karlo, kiu antaŭe estis reganto de la hispana parto de la habsburga regno, en Aŭstrio enkondukis la hispanan kortegan ceremoniaron kaj konstruigis la Hispanan Kortegan Rajdlernejon. Li alkonstruigis al la kastelo Hofburgo en Vieno la Mikaelanan Alon, en kiu troviĝis ĝis 2005 la Internacia Esperanto-Muzeo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- gepatroj: imperiestro Leopoldo la 1-a kaj Eleonoro de Pfalz-Neuburg.
- imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo germana, lombardia, slovenia, kroatia, napola, sicilia, sardia kaj dalmatia, arkiduko aŭstria, grandduko toskana kaj duko stiria, karintia, krajna, luksemburga, limburka, brabanta, silezia, transilvania, milana, mantova kaj parma, princo serbia kaj valaĥia, grafo tirola, goricia, istria, flandria kaj henegovia, margrafo moravia kaj sinjoro en la govoj Burgau, Bresgau kaj Sundgau.
- li parolis germane, latine, hispane, france kaj itale.
- 1701 en Hispanio mortis reĝo Karlo la 2-a Habsburga. (La lasta el la dinastio de habsburgoj sur la hispana trono. Habsburgoj regis en Hispanio en la jaroj 1519 – 1701.) La francaj Burbonoj kaj la aŭstriaj habsburgoj anoncis sin je la heredaĵo. La konfliktoj superkreskis poste en militon daŭrantan 13 jarojn. Kandidato de Aŭstrio estis ĝuste Karlo.
- 1704 Eŭgeno de Savojo konkeris Hispanion, sed la bataloj daŭris plu.
- 1708 geedziĝo de Karlo al Elizabeto Kristino Brunŝvika.
- la 27-an de septembro de 1711 li forveturis el Ĝenovo ĝis Aŭstrio, kie mortis lia frato Jozefo la 1-a kaj Karlo estis transprenonta la heredaĵon.
- 1711 li estis elektita je imperiestro romia kiel Karlo la 6-a.
- 1712 li alveturis Vienon kaj li ekregis en la monarĥio.
- 1712 Kroatio proklamis mem pragmatan sankcion ankoraŭ pli baldaŭ, antaŭ ol proklamis ĝin la imperiestro, ĉar ĝi volis defendi la memstarecon enkadre de la hungara reĝlando.
- 1713 en Bohemio eksplodis pest-epidemio. La pesto trapenetris tra Rusio, Malgranda Azio, Hungarujo, Stirio kaj ĝi alpenetris ĝis Bohemio. Tio estis la lasta pest-bato en Bohemio. En Bohemio mortis pro ĝi 100 000 homojn kaj preskaŭ 2 milionojn da pecoj de brutaro.
- 1713 en Bohemio disvastiĝis kulturado de terpomoj.
- la 19-an de aprilo de 1713 imperiestro Karlo proklamis la pragmatan sankcion, kiu destinis heredecon de la habsburga krono en la virina linio kun tio, ke unualoke estas liaj filinoj, poste la filinoj de Jozefo la 1-a kaj nur fine la filinoj de Leopoldo la 1-a.
- la 7-an de marto de 1714 en Raŝtato subskribita kontrakto finanta la militon de hispana sukcedo. Anglio, ĝis tiu tempo subtenanta Karlon, timis pro rompo de eŭropa ekvilibro, se Karlo regus samtempe en Aŭstrio, Bohemio, Hungarujo, Germanio, Italio kaj Hispanio. La hispana reĝo fariĝis nepo de Ludoviko la 14-a kiel Filipo la 5-a kaj Karlo fariĝis reĝo napola, sardia kaj duko milana, mantua kaj sinjoro de Nederlando.
- 1715 en Litvínov estis fondita unu el la plej grandaj teksmanufakturoj en Ĉeĥa reĝlando.
- la 13-an de aprilo de 1716 naskiĝo de filo Leopoldo Johano Jozefo (li mortis la 4-an de novembro de 1716).
- la 13-an de majo de 1717 naskiĝo de filino Maria Teresia (heredontino de la trono).
- 1717 en Prago estis fondita Ĉeĥa nobelara inĝeniera lernejo.
- 1717 Karlo renovigis persekutado de nekatolikoj en la monarĥio.
- la 14-an de majo de 1718 naskiĝo de filino Mario Anno (edzo Karlo Lotrina).
- 1718 princo Eŭgeno Savoja, kiu fariĝis la imperiestra armeestro, konkeris la t.n. Banaton (la lasta parto de Hungarujo en potenco de turkoj) kaj plu ankaŭ partojn de Serbio kaj Rumanio.
- 1719 en Bohemio komencis aperi la unuaj periodaj ĵurnaloj, Sabata Praga poŝta ĵurnalo eldonita de F. K. Rosenmüller.
- la 16-an de oktobro de 1720 la ĉeĥa koncilio akceptis la pragmatan sankcion, je unu tago pli malfrue poste la koncilio moravia kaj je naŭ tagoj ankaŭ la koncilio silezia.
- 1722 la pragmatan sankcion akceptis ankaŭ la hungara nobelaro.
- la 14-an de februaro de 1723 papo Inocento la 13-a avancis vienan episkopejon je ĉefepiskopejo.
- la 5-an de aprilo de 1724 naskiĝo de filino Mario Amalio (ŝi mortis la 19-an de aprilo de 1730).
- la 5-an de septembro de 1725 kronado de Karlo la 2-a kiel la ĉeĥa reĝo.
- la 8-an de septembro de 1725 estis kronita imperiestrino Elizabeto Kristino.
- la 11-an de junio de 1728 Karlo la 2-a eldonis dokumenton por subteno de manufakturoj.
- 1729 Johano Nepomuka estis sanktuligita.
- 1732 movado de nekatolikoj en regiono de Opočno estis sange subpremita.
- 1734 Karlo vizitis duanfojon Bohemion, kiam li akompanis sian edzinon al kuracado en Karlovy Vary.
- 1735 Karlo la 2-a intermiksiĝis en bataloj je pola krono. Li subtenis kandidatecon de Augusto la 3-a Saksia. Tiu ja venkis, sed Karlo pro tio perdis Napolon kaj Sicilion (li interŝanĝis ĝin en 1720 kontraŭ Sardio).
- 1739 turkoj konkeris reen Serbion kaj Malgrandan Valaĥion (Rumanio).
- la 20-an de oktobro de 1740 Karlo Habsburga mortis kaj pro tio formortis la vira linio de la Habsburgoj, t.e. la hereda linio sole difinita tra la patro, ne tra la patrino
- la 24-an de oktobro de 1740 Karlo la 6-a estis sepultita en la imperiestra kripto en Vieno.
Kontribuo al kulturo
[redakti | redakti fonton]En 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio) estis konstruita Karlskirche dediĉita al la imperiestra patrono Karlo Boromeo. Tiel li plenumis sian promeson, donitan en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.
- Naskiĝintoj en Vieno
- Mortintoj en Vieno
- Naskiĝintoj en 1685
- Mortintoj en 1740
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 1-an de oktobro
- Mortintoj la 20-an de oktobro
- Habsburgoj
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- Hungaraj reĝoj
- Reĝoj de Bohemio
- Princoj-elektistoj de Bohemio
- Dukoj de Luksemburgo
- Dukoj de Parmo
- Reĝoj de Sardio
- Reĝoj de Sicilio
- Reĝoj de Napolo