Koski Tl (jen finne, svedeKoskis) estas komunumo de Finnlando en provinco Origina Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 2 207 loĝantoj sur areo de 192 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². El la areo estas tero 191,50 km² kaj akvo 0,92 km². Plejparto de la komunumo estas sur argila ebenaĵo, sed tie estas ankaŭ riveroj kaj iliaj vastoj kaj terspinoj. Rivero Paimionjoki fluas tie kaj la malnovaj vilaĝoj de Koski Tl estas apud la rivero. Tl en nomo de komunumo signifas la gubernion Turkuo kaj Pori, finneTurun ja Porin lääni kaj svedeÅbo och Björneborgs län, kaj estis inkludita en la nomo, ĉar en Finnlando situis ankaŭ alia komunumo Koski, nuna Hämeenkoski kaj kvankam ĝi, Koski Hl, prenis nomon Hämeenkoski en 1995 kaj kvankam la gubernio de Turkuo kaj Pori malaperis en 1997, Koski Tl konservis la mallongigon en sia nomo.