La Rippe
La Rippe | |
---|---|
Blazono de La Rippe | |
La Combe du Faoug, komunumo La Rippe | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 22′ 53″ N 6° 9′ 3″ O / 46.38139 °N, 6.15083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 53″ N 6° 9′ 3″ O / 46.38139 °N, 6.15083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1024 |
Areo | 16,61 km² |
Alteco | 528 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1278 |
Komunumkodo | 5726 |
Situa mapo de La Rippe | |
La Rippe estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo La Rippe situas en okcidento de Kantono Vaŭdo apud la franca landlimo. Ĝi etendiĝas de la valo de la rivero Boiron de Nyon ĝis al la kresto de la montoĉeno La Dôle en la Ĵurasa Montaro. La komunumo situas 7 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 22 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj La Rippe kaj Tranchepied, la setlejo Le Moulin, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,61 km², de kiuj 53,1% estas kovritaj de arbaro, 42,4% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo La Rippe limas en nordo al Gingins, en oriento al Chéserex, en sudoriento al Crassier, en sudo al Divonne-les-Bains (Rodano-Alpoj, Francio), kaj en okcidento al Prémanon (Franĉ-Konteo, Francio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La Rippe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de konekta vojo ek de la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Crassier. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sude en Chavannes-de-Bogis kaj okcidente apud Nyon. Pere de poŝtaŭtolinio al Nyon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de La Rippe datiĝas el la jaro 1384 kiel Rippis. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia instalaĵo kaj de la romia vojo Vy d'Etraz. En la jaro 1025 estis menciita la vilaĝo Pellens, kiu en la 11-a jarcento estis submetita al la Abatejo Saint-Maurice kaj en la jaro 1123 al la Abatejo Bonmont. Tiu vilaĝo estis en la 12-a jarcento forlasita, la iamaj loĝantoj laŭdire translokiĝis al bienoj de la Abatejo Saint-Claude, kiuj en la jaro 1309 estis konceditaj al Bonmont kaj en la jaro 1319 submetitaj al la protekto de la Grafolando Savojo. Dum mezepoko La Rippe apartenis al la Lando de Gex, poste de 1536 ĝis 1564 al la Voktejo Gex, tiam de 1564 ĝis 1598 al la Gubernio Bonmont, kiu estis submetita al la Voktejo Nyon kaj fine de 1711 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Bonmont. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Germain Hausmann: La Rippe en Historia Leksikono de Svislando (2010-11-09)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion La Rippe – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|