Max-Planck-Societo
La Max-Planck-Societo por la progresigo de la sciencoj (germane Max-Planck-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften e. V.; mallongigita kiel MPG) estas formale sendependa ne-registara organizo kaj ne-profitcela asocio de germanaj esplorinstitutoj, fondita en 1911 kun la nomo Kaiser-Wilhelm-Societo[1][2] kaj renomita kiel "Max-Planck-Societo" en 1948 honore de sia unua prezidanto, teorifizikisto Max Planck. La societo estas financita de la federacia kaj subŝtataj registaroj de Germanio.[3][1]
Laŭ sia unuaranga celo, la Max-Planck-Societo subtenas fundamentan esploradon en naturaj, privivaj kaj sociaj sciencoj, artoj kaj homaj sciencoj en siaj 86 (en decembro 2018)[3] Max-Planck-Institutoj.[1][2] La societo havas totalon de proksimume 17 000 permanentaj dungitoj, el kiuj 5 470 sciencistoj, plus ĉirkaŭ 4 600 ne-dungitaj sciencistoj kaj gastoj.[3] La buĝeto de la societo por 2018 estis ĉirkaŭ 1.8 mil milionoj da eŭroj.[3] Je la 31-a de decembro 2018, la Max-Planck-Societo estis dunginta totalon de 23 767 laboristoj, el kiuj 15 650 estis sciencistoj. Ĉirkaŭ 44.4% estis inaj dungitoj kaj 31.5% el dungitoj estis eksterlandanoj.[4]
Listo de prezidantoj de la KWG kaj de la MPG
[redakti | redakti fonton]- Adolf von Harnack (1911–1930)
- Max Planck (1930–1937)
- Carl Bosch (1937–1940)
- Albert Vögler (1941–1945)
- Max Planck (16a de majo 1945 - 31a de marto 1946)
- Otto Hahn (kiel Prezidanto de la KWG 1946 kaj poste kiel Fondinto kaj Prezidanto de la MPG 1948-1960)
- Adolf Butenandt (1960–1972)
- Reimar Lüst (1972–1984)
- Heinz Staab (1984–1990)
- Hans F. Zacher (1990–1996)
- Hubert Markl (1996–2002)
- Peter Gruss (2002-2014)
- Martin Stratmann (2014-nune)
Nobel-premiitoj
[redakti | redakti fonton]Max-Planck-Societo (ekde 1948)
[redakti | redakti fonton]- Stefan W. Hell, Nobel-premio, kemio 2014
- Gerhard Ertl, Nobel-premio, kemio 2007
- Theodor W. Hänsch, Nobel-premio, fiziko 2005
- Christiane Nüsslein-Volhard, Nobel-premio, medicino 1995
- Paul Crutzen, Nobel-premio, kemio 1995
- Erwin Neher, Nobel-premio, medicino 1991
- Bert Sakmann, Nobel-premio, medicino 1991
- Robert Huber, Nobel-premio, kemio 1988
- Hartmut Michel, Nobel-premio, kemio 1988
- Johann Deisenhofer, Nobel-premio, kemio 1988
- Ernst Ruska, Nobel-premio, fiziko 1986
- Klaus von Klitzing, Nobel-premio, fiziko 1985
- Georges Köhler, Nobel-premio, medicino 1984
- Konrad Lorenz, Nobel-premio, medicino 1973
- Manfred Eigen, Nobel-premio, kemio 1967
- Feodor Lynen, Nobel-premio, medicino 1964
- Karl Ziegler, Nobel-premio, kemio 1963
- Walter Bothe, Nobel-premio, fiziko 1954
Kaiser-Wilhelm-Societo (1914–48)
[redakti | redakti fonton]- Otto Hahn, Nobel-premio, kemio 1944
- Adolf Butenandt, Nobel-premio, kemio 1939
- Richard Kuhn, Nobel-premio, kemio 1938
- Peter J. W. Debye, Nobel-premio, kemio 1936
- Hans Spemann, Nobel-premio, medicino 1935
- Werner Heisenberg, Nobel-premio, fiziko 1932
- Otto Heinrich Warburg, Nobel-premio, medicino 1931
- Carl Bosch, Nobel-premio, kemio 1931
- James Franck, Nobel-premio, fiziko 1925
- Otto Meyerhof, Nobel-premio, medicino 1922
- Albert Einstein, Nobel-premio, fiziko 1921
- Max Planck, Nobel-premio, fiziko 1918
- Fritz Haber, Nobel-premio, kemio 1918
- Richard Willstätter, Nobel-premio, kemio 1915
- Max von Laue, Nobel-premio, fiziko 1914
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 About us | Organization. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 20a de marto 2015. Alirita 28a de marto 2015.
- ↑ 2,0 2,1 About us | Short Portrait. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 25a de marto 2015. Alirita 28a de marto 2015.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 About us | Max Planck Society: Facts & Figures. Max-Planck-Gesellschaft. Arkivita el la originalo je 18a de aprilo 2015. Alirita 12a de oktobro 2019.
- ↑ Facts and Figures | Max-Planck-Gesellschaft. Mpg.de. Arkivita el la originalo je 14a de januaro 2019. Alirita 2019-03-18.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Alison Abbott: German science starts facing up to its historical amnesia, en: Nature Vol 403 (2000), S.474f. (artikolo pri la Komisiono por la historio de la Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft under National Socialism)
- Gretchen Vogel: Aufbau Ost: Max Planck's East German Experiment, en: Science Vol. 326, 6. Novembro 2009 (pri la novaj institutoj en la orienta parto de Germanio)