Neko no ongaeŝi
La rekompenco de la katoj | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | 猫の恩返し [Neko no ongaeŝi] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 19 jul. 2002, 13 jul. 2005, 2002 |
Daŭro | 75 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | Morita Hirojuki |
Produktisto(j) | Toŝio Suzuki |
Scenaro | Reiko Yoshida |
Laŭ la verko de | Hiiragi Aoj |
Muziko de | Nomi Juĝi |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Animation Kobe Theatrical Film Award • Japan Media Arts Festival Animation Division Excellence Award |
IMDb | |
Neko no ongaeŝi (japane: 猫の恩返し [neko no ongaeŝi], laŭvorte: La rekompenco de la katoj) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2002.
La reĝisoro estis Morita Hirojuki. La muzikon por tiu filmo komponis Nomi Juĝi. La originala rakonto estis skribata kaj desegnita de Hiiragi Aoj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Iutage la junulino Haru savas la vivon al kato, kiu estas en vereco la princo de la kata reĝlando. Poste ŝi ricevas prezentojn kaj la proponon edziĝi kun la princo. Ŝia neklara respondo estas komprenita kiel "jes", sed ŝi ne scias certe, kion ŝi volas. Ŝi aŭdas misteran voĉon dirantan, ke ŝi iru al Kata Oficejo kaj serĉu ĝin. Mistera kato Muta (similante al la kato Mun el la filmo Mimi o sumaseba) gvidas ŝin ĝis ŝi renkontas la katan figuron "Barono" (ankaŭ el la filmo "Mimi o sumaseba") kaj la korvan figuron "Toto", kaj ambaŭ transformiĝas en vivantaj estaĵoj. Kune ili eniras la Katan Oficejon kaj konsiliĝas. Tuje katoj venas kaj portas Haru perforte al kata reĝlando. Muta sukcesas iri kun Haru, kaj la Barono kaj Toto sekvas ilin. En la kata reĝlando Haru renkontas la despotan kat-reĝon kaj komencas transformiĝi iom post iom en katon cele de esti preparita por la geedziĝo kun la princo...
Ĉefaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Haru (ハル [haru])
- 17-jara junulino kiu savas la vivon al kato, kiu montriĝas poste esti la princo de la kata reĝlando.
- Patrino (お母さん [okāsan])
- patrino de Haru.
- Hiromi' (ヒロミ [hiromi])
- 17-jara samklasanino kaj amikino de Haru.
- Rūn (ルーン [Rūn])
- la princo de la kata reĝlando.
- Muta/ Renaldo Mun (ムタ [muta]/ レナルド・ムーン [renarudo mūn])
- mistera dika kato
- Barono (バロン [baron])
- mistera kata figuro kaj vivanta kato, kiu provas helpi al Haru.
- Toto (トト [toto])
- mistera korva figuro kaj vivanta korvo, la amiko de Barono.
- Juki (ユキ [juki], laŭvorte: "neĝo")
- bela blanka kato kiu laboras kiel servisto en la kata reĝa palaco.
- Katreĝo (猫王 [neko-ō])
- la despota reĝo de la kata reĝlando.
- Natori (ナトリ [natori])
- la unua reĝa sekretario
- Natoru (ナトル [natoru])
- la dua reĝa sekretariino.
Filmo
[redakti | redakti fonton]La filmo "Neko no ongaeŝi" aperis en 2002 en la kinoj en Japanio, kaj je la jarfino de 2002 ankaŭ sur DVD.
Titolo en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]lingvo | titolo | signifo | |
angla | The Cat Returns | la kato revenas/redonas | |
ĉeĥa | Kočičí oplátka | la kata rekompenco | |
finna | Kissojen valtakunta | la reĝlando de la katoj | |
franca | Le Royaume des chats | la reĝlando de la katoj | |
germana | Das Königreich der Katzen | la reĝlando de la katoj | |
hebrea | ממלכת החתולים | de la reĝlando de la katoj | |
japana | 猫の恩返し | la rekompenco de la katoj | |
normĉina | 猫的报恩 | la rekompenco de la katoj | |
rusa | Возвращение кота | la reveno/redono de la virkato |
Libroj
[redakti | redakti fonton]En 2002 la filmo Neko no ongaeŝi aperis ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso eldonita de Tokuma Shoten.